El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj artistoj kreis novan rekordon en Sotheby

| 2013-10-08
Bookmark and Share

 

 

 

15.01.82 (triopo) de Zhao Wuji

 

    Ĉi jaro estas la 40-jara jubileo de Sotheby en Azio. Multaj artaĵoj estis montritaj en la aŭkcio por la 40-jariĝo de Sotheby, kaj kelkaj el ili atingis la rekordan prezon de la aŭkcio. Interalie la verko Lasta Vespermanĝo de Zeng Fanzhi estis vendita kontraŭ 180.44 milionoj da hongkongaj dolaroj, kaj fariĝis la unua nuntempa azia artaĵo, kies prezo superas 100 milionojn da hongkongaj dolaroj; kaj 15.01.82 (triopo) de Zhao Wuji rompis sian individuan rekordon.

 

    15.01.82 (triopo) de Zhao estis la plej okulfrapa en la aŭkcio. Oni komence proponis la prezon de 58 milionoj da hongkongaj dolaroj, kaj fine ĝi estis vendita kontraŭ 85.24 milionoj da hongkongaj dolaroj. En la 3a de oktobro 2011 lia alia verko 10.1.68 kreita en la jaro 1968 estis vendita kontraŭ 68.98 milionoj da hongkongaj dolaroj en Sotheby, Hongkong -- la plej alta prezo de verko de Zhao siatempe. Nun la prezo kreis lian novan rekordon.

 

    Lasta Vespermanĝo farita de konata nuntempa artisto Zeng Fanzhi puŝis la aŭkcion al alta tajdo. Ĝi komenciĝis per la prezo 70 milionoj da hongkongaj dolaroj, poste iu aĉetanto proponis 100 milionojn. Post dekkelkaj proponoj, la prezo leviĝis ĝis 160 milionoj da hongkongaj dolaroj, kaj fine ĝi estis vendita kontraŭ 180.44 milionoj da hongkongaj dolaroj -- la dua azia nuntempa artaĵo, kies prezo superas 100 milionojn da hongkongaj dolaroj. Kreita en la jaro 2001 ĝi estas la malfrua verko de simbolaj serioj de maskoj de Zeng. Konata kolektisto Ullens aĉetis ĝin. Ĉifoje por celebri la 40-jaran jubileon de Sotheby en Azio, la verko estis liverita por aŭkcio.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments