El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping faris prelegon en la 21-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK

| 2013-10-08
Bookmark and Share

Xi Jinping faras prelegon en la 21-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK.

 

    Posttagmeze de la 7-a de oktobro okazis la 21-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK en Bali de Indonezio. Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĉeestis al ĝi kaj faris prelegon. Susilo Bambang Yudhoyono, prezidento de Indonezio, prezidis la konferencon. Xi Jinping esprimis sian opinion pri la nuna monda ekonomio en la grava prelego kun la titolo "Disvolvi la gvidan rolon de Azi-Pacifiko: Gardi kaj evoluigi la malferman ekonomion de la mondo". Li emfazis, ke APEK jam eniĝis en la novan periodon de evoluado, ĝi devas plifortigi la kunagojn de makroekonomiaj politikoj, gardi la financan stabilecon de la azi-pacifika ekonomio, profundigi la ekonomian strukturon de ĉiuj membrolandoj, antaŭenpuŝi la ekonimian unuiĝon de la azi-pacifika regiono, gardi kaj evoluigi la malferman mondan ekonomion kaj igi la azi-pacifikan regionon daŭre ludi la motoran rolon en la reprosperiĝo de la monda ekonomio.

 

    Antaŭtagmeze de la 7-a de oktobro Xi Jinping ĉeestis al la dialogo inter la gvidantoj de APEK kaj ĝiaj reprezentantoj el la kampoj de industrio kaj komerco. Ili interŝanĝis opiniojn pri la komune zorgataj aferoj, inkluzive de la ekonomia situacio de la azi-pacifika regiono.

 

    La ĉi-foja konferenco en Bali okazas sub la fono de malstabila situacio de la monda ekonomio, de releviĝo de protektismo en komerca kaj investa kampoj kaj de rapida unuiĝo de la ekonomio de la azi-pacifika regiono en la ŝlosila tempo de la Daŭha-a Intertraktado. En la konferenco kun la ĉeftemo "Vigla Azi-Pacifiko -- motoro de la mondo" la landaj gvidantoj ĉefe diskutos pri realiĝo de la celo Bogor (Bogor Goals), ekonomia kreskado daŭrigebla kaj justa, interkomunikado de la azi-pacifika regiono, unuiĝo de la regiona ekonomio, multflanka negoca sistemo, reformado de ekonomia strukturo kaj aliaj temoj.

 

    La Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de APEK estas la plej altranga kunveno de la organizo. La unuafoja konferenco okazis en la jaro 1993 en Usono, kaj tia konferenco estas okazigita ĉiujare.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments