Ĉefpaĝo

Eraro bonkora

| 2013-10-08
Bookmark and Share

 

de Fortego

 

    Antaŭ kelke da jaroj mi vizitis urbeton, en kiu mi iam loĝis monaton. Post vespermanĝo mi promenis en la ĝardeno, tie mi ofte renkontis knabeton. Li estis ĝentila, 9-jara, kun bela vizaĝo ridetanta, kiam li ridis, aperis du elstaraj kaninoj en la buŝo, tamen li malofte ridis. Ĉe hazarda rido, li tuj kovris la buŝon per la mano. kiam ni renkontiĝis , li ĉiam la unua salutis min.

 

    Iun tagon li informis al mi bonan novaĵon kun granda ĝojo, ke iu tre fama reĝisoro vizitis lian lernejon kun la celo elekti infanaktoron por sia filmo. Finfine li estis elektita de la reĝisoro. Tion dirinte li tuj hejmeniris, por ke la patrino ĝuu la ĝojon kune kun li. Post lia malaperiĝo en la ĝardeno mi pensadis longtempe, ke iam bona ŝanco neimagebla povas ŝanĝi al iu tutan vivon, eble post kelkaj jaroj la knabo fariĝus aktoro fama tra la lando, eĉ tra la mondo. Mi pentis, ke mi ne demandis lian adreson.

 

    Post kelkaj tagoj mi renkontis la knabon kaj lian patrinon, kiuj revenis de hospitalo. La patrino salutis min, kaj la knabeto diris nenion kovrante la buŝon per la mano, nur kapjesis al mi anstataŭ saluti.

 

   Du semajnojn poste mi trovis la knabeton en la ĝardeno kaj rimarkis ke li kvazaŭ resaniĝus de malsanego, ege malgrasiĝis, plialtiĝis, kun grandaj okuloj estas pli bela ol antaŭe. Ni interbabilis, iafoje li ridis, sed ne kovris la buŝon per la mano. Mi sentis, ke li estas iom ŝanĝita, tamen mi ne tro certis, kie li ŝanĝiĝis. Mi supozis, ke filmado lin lacigus. Post inerparolado mi sciiĝis, ke li ne iris roli en la filmo.

 

    Sciinte, ke sia filo estis elektita de fama reĝisoro, la patrino ĝojis terure, pensante, ke sia filo famiĝos, ŝi sendormis tutan nokton. En la dua tago ŝi decidis plibeligi sian filon, por ke li famiĝu pli facile. Ŝi petis forpermeson kaj iris al hospitalo kun la filo por senigi la du elstarajn kaninojn de la filo. Neatendite ŝi eraris kun bonkoro, malhelpis la filon.

 

    Ja kompatinda koro de la patrino en la mondo! Ĉiuj patrinoj volas, ke la filo aŭ filino estu pli eminenta ol aliaj. Sed ili ne devas tro hasti, ili devas havi pravan psikon. Ĝusta decido de patrino povas bonigi la sorton de la infano, male, erara decido de patrino povas perdigi bonŝancon al la infano.

 

    Kiam la filo kun sia patrino iris al la reĝisoro, tiu malesperis kun bedaŭro granda. Ĉia strebo de la patrino estis vana, ĉar la ĉefaktoro de la filmo nepre havas du elstarajn kaninojn.

 

 

 La 16-an de Septembro 2013 en Pekino

 

Retaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments