El Popola Ĉinio>头条新闻>

La indonezia prezidento kantis kanton por la naskiĝtago de la rusa prezidento

| 2013-10-09
Bookmark and Share


Susilo kantas la kanton Feliĉa Naskiĝtago.

 

    La 7-a de oktobro estis la 61-a datreveno de la naskiĝtago de rusa prezidento Putin, kaj li ricevis sinceran bondeziron de gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Indonezia prezidento Susilo kantis por li la kanton Feliĉa Naskiĝtago.

 

    Antaŭ la unua periodo de la 21-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, gvidantoj interparolis, kiam indonezia prezidento Susilo prenis gitaron kaj diris, ke li volas kanti por doni bondeziron al rusa prezidento Putin, kiu havas la 61-an naskiĝtagon en la sama tago. Post la prezentado, gvidantoj eniris en la kunvenejon kaj komencis la unuan periodon de la konferenco.

 

    Li prezentis la kanton Feliĉa Naskiĝtago, kaj post tio Putin brakumis lin kaj esprimis al li sian dankon. En la intervidiĝo kun Susilo, Putin diris, ke la speciala donaco estas surpriza, kaj li tre bone kantis. Putin esprimis sian dankon ankaŭ en la indonezia lingvo.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments