El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 6-a Orient-azia Sportkunveno en Tianjin, Ĉinio

| 2013-10-09
Bookmark and Share


Liu Yandong, ŝtata konsilanto de Ĉinio, en la inaŭguro 

 


Grandioza prezentado en la inaŭguro  

 

    Vespere de la 6-a de oktobro inaŭguriĝis la 6-a Orient-azia Sportkunveno en la municipo Tianjin en orienta Ĉinio. Liu Yandong, ŝtata konsilanto de Ĉinio, ĉeestis al la inaŭguro kaj anoncis la malfermon de la sportkunveno. La ĉi-foja sportkunveno kun la ĉeftemo "Paco, amikeco, harmonio kaj evoluo" kaj kun la slogano "Kunĝui ĝojon kaj krei miron" aranĝis 24 sportbranĉojn kaj 254 disciplinojn inkluzive de naĝado, atletismo, badmintono kaj aliaj por 2 422 gesportistoj. La enira ceremonio estis okazigita de la delegacioj el 9 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, la Korea Popoldemokratia Respubliko, Hongkongo de Ĉinio, Japanio, la Korea Respubliko, Makao de Ĉinio, Mongolio, Taibei de Ĉinio, Guamo.

 

    La ĉina delegacio eniris kiel la gastiganto, ĝiaj 516 sportistoj partoprenos en ĉiuj konkursoj de la 24 sportbranĉoj. Huang Xingguo, prezidanto de la organiza komitato de la sportkunveno, diris en sia salutparolo, ke la gastigo de la sportkunveno estas bela volo de la popolanoj de la urbo Tianjin, la lokanoj esperas ke Tianjin -- la tradicia kaj moderna urbo donos belan memoron al ĉiuj amikoj per ĝiaj entuziasmo, ĉarmo, malfermeco kaj toleremo.

 

    Liu Peng, prezidanto de la Federacio de Orient-Aziaj Sportkunvenoj kaj prezidanto de la Olimpika Komitato de Ĉinio, diris en la inaŭguro, ke la Olimpikoj prosperas en la orient-azia regiono, tio jam fariĝis neneglektebla parto de la tutmondaj Olimpikoj. La orient-azia sportkunveno estas mirinda prezentado de la sporta kulturo de orient-aziaj gejunuloj, ĝi konstruis grandiozan platformon por la sportistoj en montrado de talentoj, interŝanĝado kaj lernado, profundigo de amikeco kaj kuna progreso.

 

    La sportkunveno estis kreita en la jaro 1993. Ŝanhajo, Pusan, Osako, Makao kaj Hongkongo sinsekve organizis la antaŭajn 5 sportkunvenojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments