Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Ekonomio> Komentoj

Wanda-grupo investos gigantan sumon en Britio

| 2013-10-09
Bookmark and Share

de ZHANG SHUANG

 

    Wanda-grupo estas fondita en la jaro 1988 en la ĉina nordorienta urbo Dalian kaj ampleksas kvin sektorojn de nemoveblaĵo, hotelo, turismo, kulturo kaj ĉiovendejo. En la jaro 2012 aktivoj de la grupo kalkuliĝis al 300 miliardoj da juanoj, kaj la neta gajno superis 10 miliardojn da juanoj. Nun ĝi posedas en Ĉinio 68 komercajn centrojn, 38 kvinstelajn hotelojn, 6 000 film-ekranojn, 57 magazenojn kaj 63 karaokejojn.

 

    Wang Jianlin, prezidanto de Wanda-grupo, lastatempe diris, ke la internacia strategio de Wanda estas fuzioj kaj investado. Laŭplane la grupo kompletigos sian internaciigon en la jaro 2020, kaj investado en Britio estas la plej grava paŝo dum ĝia internaciigo.

 

    Internacia strategio: fuzioj kaj investado

 

    La 19an de junio 2013 en Pekino Wanda okazigis gazetaran konferencon pri sia investado en Britio. Ĝi anoncis du projektojn de investoj en Britio kun la sumo de miliardo da pundoj (ĉirkaŭ 9,7 miliardoj da juanoj). Duono de la sumo estas prunto el kelkaj ĉinaj bankoj, kaj la alia duono venas el la kapitalo de Wanda mem. Interalie, 320 milionoj da pundoj el la kapitalo de Wanda estos uzataj por fuziigi la britan firmaon, la Akcia Kompanio Sunseeker Internacia, kaj la resto por konstrui kvinstelan Wanda-hotelon en la centro de Londono.

 

    Tio estas alia granda paŝo de la internacia strategio de Wanda de post kiam ĝi akiris 10% de la akcioj de AMC, la plej granda ĉen-kinejo en Usono, kontraŭ 2,6 miliardoj da usonaj dolaroj. La du paŝoj faritaj en la ekonomie disvolviĝintaj landoj montras, ke la internacia strategio de Wanda celas la landojn kun disvolviĝinta ekonomio, matura merkato kaj bone funkcianta jura sistemo.

 


Wang Jianlin en la Somera Davos-Forumo 2009 

 

    En la jaro 2012 multaj ĉinaj kompanioj, ekzemple la Ĉina Investa Kompanio, la Ĉina Nacia Petrol-Kompanio, la Ĉina Petrol-Kemia Kompanio kaj la Ĉina Nacia Mar-Olea Kompanio, faris investojn kun giganta sumo en Britio. Nun en Britio estas pli ol 500 kompanioj el la ĉeftero de Ĉinio, kaj Wanda estas unu el la pioniraj laŭ la totala sumo de investoj kaj estontaj planoj. 

 

    Fuziigo de Sunseeker

 


Jakto de Wang Jianlin

 

    En la jaro 2013 la unuaklasa konsuma merkato de privataj aviadiloj kaj luksaj jaktoj rapide disvolviĝas en Ĉinio. Fondita en la jaro 1968 Sunseeker estas unu el la plej mondfamaj fabrikantoj de luksaj jaktoj, kaj ĝiaj produktoj estas uzataj ekzemple de la reĝa familio de Britio. Jakto longa je pli ol 40 metroj kostas pli ol 150 milionojn da juanoj, multe pli kosta ol tiuj fabrikitaj de Ĉinio mem. Multaj ĉindevenaj riĉuloj ŝatas jaktojn de tiu ĉi marko. De post la jaro 2003 Sunseeker ĉiujare vendas averaĝe kvin jaktojn en Ĉinio, okupante 3% de sia totala komerca enspezo. 

 

    Wanda aĉetis Sunseeker de FL Partners, firmao specialiĝinta pri la akci-aĉetado kun la ĉefsidejo en Dublino, Irlando. En la jaro 2009 Sunseeker suferis de perdoj, kaj en la sekva jaro FL Partners transprenis la kompanion per restrukturado de ŝuldoj, kaj en la fino de la jaro 2012 ĝi komencis intertraktadon kun Wanda, kaj la lasta fine akiris 91,8% da ĝiaj akcioj.

 

    Sunseeker fabrikas 180 ĝis 200 jaktojn kaj kapablas produkti eĉ 300 en ĉiu jaro. La kompanio jam akiris 2.5 anglajn akreojn da tereno ĉirkaŭ la fabriko. Tial la jara produkto pliiĝos je 70 jaktoj, post kiam ĝia produktolinio etendiĝos.

 

    Sunseeker havas servo-vendejon en Sanya. Post la fuzio Sunseeker aldone malfermos servo-vendejojn en Pekino kaj Ŝanhajo.

 

    Ĉinio difinas altan tarifon de dogano kaj konsuman imposton sur jaktojn kaj privatajn aviadilojn. La sumo okupas preskaŭ 40% de la totala kosto, tiel Wang Jianlin esperas starigi novan fabrikon de Sunseeker en iu ĉemara urbo en Ĉinio por ke la prezo de la jaktoj Sunseeker povu malaltiĝi en Ĉinio.

 

    Cetere Wanda havas jakto-klubojn en tri ĉinaj ĉemaraj urboj, Dalian, Qingdao kaj Sanya, kaj ĉiu klubo posedas 300 ankrejojn kaj almenaŭ dek jaktojn. Wang Jianlin konsideris, ke la fuziigo de Sunseeker povas multe subteni la Wanda-ajn ĉemarajn jakto-klubojn, ĉar Sunseeker havas filiojn en 35 landoj kun bona financo kaj malpli ol 30 milionoj da pundoj de ŝuldoj; ĉiujare ĝia vendosumo kalkuliĝas al 300 milionojn da pundoj kaj la profito atingas pli ol 30 milionojn da pundoj. Nun funkcias ĉiuj naŭ produktolinioj.

 


Marko de la jakto Sunseeker 

 

    Sunseeker havas historion de preskaŭ 60 jaroj kaj 2 500 laborantojn. Ĝi jam formis sufiĉe maturiĝintajn entreprenan kulturon, sistemon kaj administradon. Wanda do permesas ekziston de la kultura diverseco post la fuziigo, kaj konservas la nunan administrantaron kaj produkto-bazon kaj ĉiujn dungitojn en Britio. 

 

    Investo en nemoveblaĵoj

 

    La investa projekto de Wanda en Londono kalkuliĝis al 700 milionoj da pundoj. Tio estos la unua projekto fare de ĉina kompanio funkciigi luksan hotelon eksterlande. Ĝi situas en la distrikto Wandsworth, okcidenta Londono, unu el la plej gravaj regionoj de la brita metropolo, kaj ĝi estas najbare de Tamizo, parko Hyde, Buckingham-palaco, kaj proksime al la konstruota nova ĉina ambasadorejo.

 

    Wang Jianlin diris, ke Londono estas la financa centro en la mondo kaj la urbo de modo. Ĉiujare Londono akceptas multe da vojaĝantoj, kaj ĝia turismo estas disvolviĝinta, tial ke la konstruado de hotelo en Londono povos doni al lia kompanio bonan repagon. La planka areo de la planata konstru-komplekso atingos 105 mil kvadratajn metrojn, interalie 20 mil kvadrataj metroj estos uzataj por Wanda-hotelo kun 160 ĉambroj, unu el la plej luksaj hoteloj en Londono. La projekto inkludas ankaŭ unuaklasajn apartamentojn kun la totala areo de 63 mil kvadrataj metroj, kaj ceteraj konstruaĵoj estos uzataj kiel oficdomoj. La komplekso potenciale povos fariĝi unu el la novaj simboloj de Londono.

 


Wanda anoncas en gazetara konferenco sian investadon en Britio. 

 

    Wanda pliigos investojn en aliaj landoj. Ĝis la jaro 2015 kvinstelaj internaciaj hoteloj de Wanda povos superi 60, kaj en la venontaj dek jaroj Wanda-hoteloj estos konstruataj en 8 ĝis 10 ĉefaj urboj de la mondo. Post nelonge Wanda anoncos, ke ĝi konstruos superkvinstelan hotelon en la centra regiono de Nov-Jorko.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments