El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekspozicio de ĉina fotisto en Parizo

| 2013-10-10
Bookmark and Share


Chen Dazhi en la inaŭguro 

 


Vizitantoj en la eksponejo 

 

    Vespere de la 7a de oktobro en la Pariza Xinhua-a Galerio, Parizo, inaŭguriĝis ekspozicio de ĉina fotisto Chen Dazhi, kunaranĝita de la Ĉina Potografa Eldonejo kaj la Pariza Xinhua-a Galerio. Por li estas la unua fojo okazigi la ekspozicion en Francio. Inter la 7a de oktobro kaj la 1-a de novembro oni povas aprezi pli ol 80 liajn blanka-nigrajn fotojn, kiuj prezentas filozofion de la ĉina tuĉpentrado per okcidenta fotografio.

 

    Gabriel Bauret, franca iniciato de la ekspozicio, diris en sia parolo, ke ĉi tiu kunlaboro kun ĉina fotisto estas vojaĝo por malkovro, ĉar oni neniam vidis tiujn verkojn, kiuj renversas la tradician eŭropan fotografian koncepton, kaj la ekspozicio esprimas respekton al la tradicia ĉina pentrado.

 

    Chen Dazhi diris, ke kombinado de arto de la ĉina tuĉpentrado kun perspektivo en fotografio povas laŭvole esprimi sian internan imagon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments