Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Esperantujo> Kalejdoskopo

Nia trezoro: Franz Jonas

| 2013-10-10
Bookmark and Share

 

    Franz Jonas estas precipe konata kiel urbestro de Vieno (1951–1965) kaj ŝtatprezidento de la Aŭstria Respubliko (1965–1974). Nur relative malmultaj personoj en Aŭstrio memoras, ke Franz Jonas ankaŭ interesiĝis pri Esperanto; kaj eĉ pli malmultaj scias, kiel intense li okupiĝis pri la lingvo, kiel rapide li lernis kaj poste bone regis ĝin.

 

    Plej ofte en la biografio de "gravaj personoj" retrospektive la biografoj – ĉefe la historiistoj, politiksciencistoj kaj ĵurnalistoj – elektas biografajn aspektojn, nur ĵetas lumon sur la "menciindajn" travivaĵojn de la priskribata persono kaj lasas detalojn en la mallumo.

 

    Tio estas ankaŭ la kazo en la biografioj pri Franz Jonas, en kiuj Esperanto nur marĝene estas rimarkita, kvankam ĝi ludis gravan rolon por li – precipe dum la intermilita periodo.

 

    Franz Josef Jonas naskiĝis en 1899 en Floridsdorf (la hodiaŭa 21a distrikto de Vieno) kiel kvara el entute ok infanoj de laborista familio. Lia patro Josef Jonáš foriris en 1895 el la naska vilaĝo Kamenice apud Jihlava kaj edziĝis kun Kateřina Rokosová (naskita en Pavlov apud Třešť), kiun li ekkonis en Hollabrunn.

 

    Post la dek lernejaj jaroj Franz Jonas decidis lerni la metion de kompostisto. Jam dum tiuj jaroj montriĝis ecoj, kiuj karakterizis lin dum lia tuta vivo: granda diligenteco, ekzakteco kaj emo sin ĉiam pliklerigi. Tion li ankaŭ faris dum la unua mondmilito – li soldatiĝis en 1917 kaj kunportis al la fronto en sia tornistro francajn kaj stenografajn lernolibrojn, kiujn li legis kaj studis vespere en sia ŝirmejo.

 

    Reveninte el la milito, Franz Jonas denove eklaboris kiel kompostisto en la presejo, en kiu li lernis sian metion, kaj en 1924 li estis promociita al korektisto. En danckurso en 1920, li renkontis dancpartnerinon, Margarete Towarek (1898–1976), kiu iĝis plej grava persono en lia vivo. Spertante, ke ili havas similajn ŝatokupojn, ili geedziĝis en decembro 1922.

 

    En la sama jaro Franz Jonas konatiĝis kun Esperanto, kiam li kompostis Esperantajn gazetojn. Tiam li jam studis la anglan kaj la francan en la "Floridsdorfer Arbeiterheim", popoldomo por laboristoj. Jonas tuj interesiĝis pri Esperanto, kiun li eklernis kune kun sia edzino en la "Arbeiterheim", kaj li ankaŭ aliĝis al la laboristaj esperantistoj. Ankoraŭ en 1922 li iĝis sekretario de la Aŭstria Laborista Ligo (ekde 1924 Aŭstria Laborista Ligo Esperantista), li komencis internacian korespondadon kaj lernis la lingvon tiom rapide, ke li jam en 1923 brile trapasis la porinstruistan ekzamenon kaj ekgvidis Esperanto-kursojn.

 

    En la sekvontaj jaroj Franz Jonas intense dediĉis sin al Esperanto kaj al la laborista Esperanto-movado: Li iĝis estro de la Esperanto-grupo Frateco, regule parolis ĉe ties kunvenoj, kaj en 1925 li kunaranĝis la kvinan SAT-kongreson en Vieno. Li konatiĝis kun Otto Simon (1876–1941), kiu tiutempe estris la Aŭstrian Laboristan Ligon Esperantistan (ALLE) kaj samtempe membris en la ŝtata ekzamena komitato pri Esperanto, kaj estiĝis baldaŭ amikaj interrilatoj inter Jonas kaj Simon.

 

    Kiam ALLE aperigis sian propran gazeton La Socialisto en 1926, Franz Jonas estis ties kunfondinto kaj ĉefa organizanto. Ĝis la malpermeso de la organo en 1934 li verkis por ĝi multajn artikolojn, kiuj ankaŭ respegulas lian sintenon al Esperanto. Kiel juna laboristo Jonas forte identiĝis kun la idealoj de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio. Sekve, laŭ lia vidpunkto, Esperanto estu ilo por venki la kapitalismon kaj helpi la internacian socialismon, ĝi estu helpilo por realigi la devizon: "Proletoj el ĉiuj landoj unuigu vin". La demandon, kial gelaboristoj lernu Esperanton, li respondis tre klare: por ke ili povu batali kune kun gelaboristoj el la tuta mondo kontraŭ la kapitalismo. "Kaj tion ili povas pli bone kaj pli facile, se ili regas la internacian lingvon Esperanton" (La Socialisto, 1930, №73).

 

    La Socialisto ankaŭ indikas, ke Franz Jonas, kiel estrarano de ALLE, tre intense kaj aktive partoprenis la diskutojn dum ties ĝeneralaj kunvenoj. Interalie li referis dum la ĝenerala kunveno en 1931 pri la historio de SAT, precipe pri la diferencoj inter la komunistaj kaj socialistaj membroj. Pro tiuj diferencoj li estis en 1933 kunfondinto de la Internacio de Socialistaj Esperanistoj.

 

    Tiutempe la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf jam atentiĝis pri la juna, fervora kaj disciplinita laboristo, Franz Jonas, kiun la partio sendis al la laborista altlernejo en Döbling, kie li partoprenis kursojn kaj montriĝis kiel unu el la plej diligentaj studentoj. Ankaŭ tial Jonas intensigis ekde 1930 siajn politikajn aktivecojn kaj en 1932, dum la tempo de ekonomia krizo kaj politikaj streĉoj, li iĝis sekretario de la Socialdemokratia Partio en Floridsdorf.

 

    Post la intercivitana milito kaj la malpermeso de la Socialdemokratia Partio en Aŭstrio, en februaro 1934 Jonas estis akuzita pro ŝtatperfido kaj arestita por 14 monatoj, ĝis kiam li estis deklarita senkulpa kaj fine liberigita komence de 1936. Tamen, kiel socialisto kaj esperantisto li iĝis suspektinda persono kaj restis ĝis la fino de la Dua Mondmilito en danĝero esti denove malliberigita.

 

    Post la Dua Mondmilito komenciĝis lia rapida politika kariero: estante komisiito (ekde majo 1945) pri industrio kaj rekonstruado en la distrikto Floridsdorf, li estis unu el la plej favoraj parolantoj ĉe popolkunvenoj. Pro la sukcesa laboro oni elektis lin distriktestro de Floridsdorf (1946), urba konsilisto pri nutrado (1948) kaj poste urba konsilisto pri konstruado (1949).

 

    Sekvinte Theodor Körner kiel urbestro de Vieno en 1951, Franz Jonas okupiĝis plene pri siaj politikaj taskoj kaj ofte plenumis sian oficon 16 horojn tage. Tamen, ankaŭ kiel urbestro de Vieno kaj poste kiel ŝtatprezidento de Aŭstrio li ĉiam volonte akceptis Esperanto-delegaciojn kaj apartajn esperantistojn kaj restis en konstanta letera kontakto kun siaj esperantistaj amikoj. Jam kiel urbestro Franz Jonas protektis kaj elstare partoprenis la 35an SAT-kongreson en Vieno (1962).

 


Ŝtatprezidento Franz Jonas kaj Ivo Lapenna dum la 55a Universala Kongreso en Vieno, 1970 (Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ÖNB/Esp: 497 C) 

 

    Sed la kulmino estis la protektado de la 55a Universala Kongreso de 1970 en Vieno kaj lia esperantlingva parolado ĉe la inaŭguro antaŭ pli ol du mil partoprenantoj.

 

Bernhard Tuider

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/10/228jonas/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments