El Popola Ĉinio>Esperantujo>Kalejdoskopo>

Strategio, en kiu Kapabligo kernas

| 2013-10-10
Bookmark and Share

    La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro la konsento. Ĉies opinioj estas bonvenaj kiel komentoj.

 

 

    Imagu jene. Vi ĵus fariĝis la ĉefdirektoro de transnacia firmao. Temas pri firmao sufiĉe malnova, kun branĉoj en multaj landoj. La merkata niĉo de ĝia ĉefa produkto estas relative stabila, sed malgranda, kaj la akciposedantoj konstante timas ŝrumpon. Oni dungis vin por enspiri novan energion en la entreprenon, aplikante novan vendostrategion kiu kondukos al kresko.

 

    Tamen la situacio estas komplika. La diversaj branĉoj de la firmao jam delonge kutimas mem decidi pri siaj vendostrategioj, kaj ofte ilia ĉefa zorgo estas kontentigi la jamajn klientojn, ne serĉi novajn. Krome, kvankam kreskas intereso pri la produkto en Interreto, la krozumantoj plejparte ignoras la landajn filiojn, trovante sufiĉan oferton el senkostaj fontoj.

 

    Sed la situacio estas eĉ pli malbona! Ĉar ĉi-kaze, viaj klientoj estas samtempe viaj laboristoj. Ne temas pri fabrikoj plenigeblaj per amase aĉeteblaj laborfortoj, sed pri "dometa industrio" kie ĉio dependas de la laboremo kaj talento de la unuopaj produktantoj. Pro tio, neniu vere havas plenan superrigardon pri la produktokapablo de la firmao kiel tuto, nek scias, kiel direkti ĝiajn laborfortojn al la plej fruktodonaj terenoj.

 

    Nu, jen la situacio, nuksoŝele. Vi devas trovi strategion. Kion fari?

 

    STRATEGIO POR KIUJ?

 

    Mi ne vere opinias, ke tiu entreprenisma rigardo al UEA estas la plej taŭga por niaj celoj; tamen utila ĝi ja povas esti, ĉefe por konsili nin kontraŭ tro rapida kaj senkritika apliko de komercaj modeloj al niaj problemoj.

 

    Esperanto estas multaj aferoj samtempe: ideo, aŭ idearo; lingvo, kaj lingva kolektivo; tutmonda movado, konsistanta el multegaj organizaĵoj kaj grupiĝoj; kaj kultura komunumo, kun siaj mitoj, ritoj, tradicioj, kaj tiel plu. Neniu analizo sukcesos plene enretigi tiun kompleksan realon. Do, se ni parolas pri strategio, ni devas esti tre singardaj. Strategio por kiuj? Kaj por kio?

 

    La pli fruaj strategiaj planoj de UEA ne ŝajnis al mi kontentige respondi tiujn demandojn. Ili tro facilanime imagis la movadon unueca, samcela, kunagadema. Mi ne rekonis la buntecon de la esperantistaro en iliaj listoj de taskoj kaj devizoj.

 

    Sendube ankaŭ la nova Strategia Laborplano de UEA plenumas tion malperfekte. Tamen, mi pensas ke ĝi almenaŭ videbligas la pensadon de la aŭtoroj multe pli klare. Legante ĝin, vi trovos sisteman klopodadon distingi inter la celoj de la movado ĝenerale kaj la specifaĵoj de UEA. Krome ni provis ĉie identigi la organizajn rimedojn disponeblajn por fari la laboron, kaj cerbumi pri iliaj fortoj kaj malfortoj. Sur ĉiu el la kvar ĉefaj agadkampoj (Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo) ni venis do kvazaŭ al areto de laborplanoj por diversaj branĉoj aŭ fakoj de la Asocio.

 

    Sed tiu klopodo al klareco havas sian prezon. La suma amplekso de la Laborplano estas preskaŭ 40 paĝoj A4, kaj eĉ je tiu longeco, ne eblis trakti multajn detalojn, kiuj necesos por la efektiviga laboro. Do, jen dilemo: ĉu vere utilas strategia dokumento, en kiu nur la plej motivitaj kaj diligentaj sukcesos trovi sian lokon?

 

    Mi vidas nur unu solvon al tio: ke iom post iom ni kreu strategian dokumentaron, kiun kunligas kelkaj komunaj ideoj kaj kohera organiza filozofio, sed kiu krome estas same bunta kaj diversstila kiel la diversaj eroj de nia monda mozaiko. Tion oni ne povas fari en nur kelkaj monatoj, sed iusence ĝi estas inter la unuaj strategiaj prioritatoj de la Laborplano mem. Ĝi estos nome frukto de la strebo enplekti pli kaj pli da aktivuloj – loke, lande, regione, fake, ktp – en la kunpensado kaj kunplanado de la movada evoluigo je ĉiuj niveloj.

 

    PRI KERNOJ KAJ MOTOROJ

 

    Sekve oni rigardu la nunan Strategian Laborplanon esence kiel bazon aŭ kadron por tiu daŭronta strategia planado. El tiu vidpunkto, ĝia strukturo kaj ĝiaj emfazoj eventuale fariĝos pli kompreneblaj kaj inspiraj.

 

    Enkondukon al la Laborplano vi trovos en la pasintjara Strategia Bazo de UEA. Tie ni (la Komisiono pri Strategiaj Demandoj) proponis analizon laŭ kvar ĉefaj agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Tiuj nomoj malsimilas al la kutimaj etikedoj (informado, instruado, utiligo, ktp), ĉar ili fontas el provo pli tutece kompreni la dinamikon de la movado. Ni skribis jene:

 

    Rigardante la kvar agadkampojn… oni vidas, ke ili kune konsistigas vojon por konduki homojn el la ĝenerala publiko al aktiva partopreno en la Esperanto-komunumo. Necesas emfazi, ke tiu ĉi ne estas io aparte de la "movado." La multflanka kultura agado de nia komunumo ne nur donas spiritan kontentiĝon, sed ankaŭ vekas intelektan intereson, kaj pruvas kaj disvolvas la esprimpovon de Esperanto. La agadkampo Komunumo celas subteni kaj evoluigi tiujn flankojn de la movado. Tamen, sukceso sur tiu kampo dependas ankaŭ de la alfluo de novaj aktivuloj kun la bezonataj lingvaj kaj aliaj kapabloj – la celo de la agadkampo Kapabligo. Siavice, motivi la homojn fari la necesan investon de tempo, mono kaj energio por kapabliĝi estas la esenco de la kampo Konsciigo. Do, UEA ne rajtas neglekti aŭ elstarigi unu el tiuj tri kampoj: ili estas partoj de unueca kaj dinamika tuto, kiun ĝi provu fari pli kohera, harmonia kaj efika enkadre de la agadkampo Kunordigo.

 

    Perceptemaj legantoj jam rimarkos, ke tiu perspektivo kontraŭas la ideon, ke pri la "komunumo" zorgas raŭmistoj kaj pri "konsciigo" la finvenkistoj. Certe ekzistas streĉoj: ja povas okazi, ke la vivo de la komunumo fariĝas tro enfermita kaj sencela, kiel povas ankaŭ okazi, ke la informado troe emfazas la idean flankon de Esperanto kaj ne sufiĉe ĝian realan funkciadon kiel lingvo de interhomaj rilatoj kaj komuna agado. Nia tasko, tamen, estas evoluigi ambaŭ kampojn. Kaj tio eblas, laŭ mi, se ni vidas la trian kampon, Kapabligo, kiel la kernan kaj ĉefan – la motoron de nia evoluo.

 

    Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis pri tio, ke Esperanto estas unuavice eduka movado. Tiu percepto kuŝas ie kerne en la Strategia Laborplano, kvankam ni malmulte traktis ĝin – vi trovos ĝin en unu el la dek du strategiaj prioritatoj, kiujn la Plano proponas. Sed fakte la konstanta emfazo pri aktivula trejnado, kultivado de lingvaj kaj kulturaj konoj, plibonigado de servoj kiel la kongresoj kaj la libroservo – ĉio ĉi spegulas mian konvinkon, ke Esperanto trovas sian plej grandan valoron, kiam ĝi malfermas vojojn al kleriĝo, spertiĝo, eĉ spirita disvolviĝo en larĝa senco. Se UEA povos pli konsekvence kaj kvalite enkonstrui tiun ideon en siaj agadoj kaj decidoj, ĝi faros gravan servon al la movado kiel tuto.

 

    CELE ALIAN TUTMONDIĜON

 

    Tamen, por ke strategio estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.

 

    Jam je mia eklaboro en la Centra Oficejo de UEA, antaŭ pli ol kvarona jarcento (!), estis frape klare, ke la landaj asocioj vivas pli-malpli sendepende de la monda asocio, eĉ se ili pagas al ĝi kotizojn kaj sendas komitatanojn al ĝiaj kunsidoj. Fojon post fojo, en la debatoj pri tiu aŭ alia movada temo, mi aŭdis homojn deklari, "Nu, UEA estas la landaj asocioj", kvazaŭ tio sufiĉus por elsorĉi koheran organizon el dekoj da disaj naciaj organizoj kun siaj propraj historioj, tradicioj, kaj cirkonstancoj.

 

    Nu, la monda evoluo jam preterkuris nin. Vole-nevole, ĉiuj landoj nun trovas sin kunplektitaj en la procezoj de "tutmondiĝo" aŭ "globaliĝo"; la historio kaj cirkonstancoj fariĝis certagrade tuthomaraj. Temas, laŭ mia opinio, pri antaŭvidebla sekvo de tiuj samaj evoluoj, kiuj pelis Zamenhof al la lanĉo de Esperanto – evoluoj kiuj evidente kuntrenas grandan lingvan maljustecon kaj perdon de lingva diverseco, sed kiuj samtempe plifortigas la bazon por efika tutmonda agado cele al alispeca, pli homama, daŭropova estonteco.

 

    Alivorte, ni frontas la taskon konstrui vere tutmondan movadon por Esperanto, vere universalan asocion – ĉar ĝis nun tio nur parte realiĝis. Tio estas la defio de la kvara agadkampo, Kunordigo. Se ni konsideras, ke por tion atingi ni bezonas la kunlaboron kaj kunplanadon de (ni diru) deko da aktivuloj ĉiulande, kaj ke UEA jam ampleksas sepdekon da landaj asocioj, ni vidas ke jam por la formulado kaj gvidado de la landnivelaj strategioj necesas sepcento da kunlaborantoj. Tio estas jam malgranda Universala Kongreso, kaj ni ankoraŭ ne pritraktis la regionajn kaj mondajn dimensiojn de la agado.

 

    Mi pensas, ke tian movadon, tian asocion, ni povos iom post iom konstrui. Sed ne per desupraj deklaroj kaj dokumentoj; temas pri pacienca, persista kultivado de laborteamoj ĉiulande, kiuj povas pensi samtempe loke kaj monde, kiuj konas kaj komprenas la Strategian Laborplanon de UEA sed ankaŭ funde komprenas la ŝancojn kaj komplikaĵojn je landa nivelo. Eble nun ankoraŭ pli klaras, kial Kapabligo ludas tiel kernan rolon en la Plano. Mi pensas ke malmultaj landaj movadoj povas mem trejni homojn pri ĉiuj bezonataj kapabloj kaj scioj, sed per translima kunlaboro oni povas multon atingi en seminarioj, retaj kursoj, kaj atelieroj kadre de pli grandaj landaj aŭ internaciaj renkontiĝoj.

 

    Eventuale krome substrekindas, ke por tiu kvalita kresko nepras ankaŭ la kvanta. Mi ne rigardas la ŝrumpon de la membraro kiel pruvon de la fiasko de Esperanto, kiel iuj ŝajne volas vidi ĝin. Ne, tio simple indikas bezonon de organiza renovigo. Ne mankas kialoj membri, se asocio estas aktiva kaj kreema, se ĝi donas al siaj membroj okazojn disvolvi kaj ĝui sian esperantistecon. Ni devas ĉiuj lerni pensi alimaniere pri la defioj de asocia gvidado, kaj profiti de la spertoj de sukcesaj movadoj kaj organizoj sur aliaj kampoj de la socia vivo. Pri tio, almenaŭ, mi konsentas kun la iom cinika analizo de Komitatano Z, kiu tiel dubeme esprimis sin lastatempe en La Ondo pri la renoviga potencialo de la nova UEA-estraro. La membrostatistiko ja gravas kiel unu konkreta mezuro (ne la sola) de la sukceso de nia strategio.

 

    PER KVALITO AL KVANTO!

 

    En la komitatkunveno en Rejkjaviko, Dennis Keefe atentigis, ke sukcesaj strategioj en la komerca mondo estas ofte tre simplaj, "skribitaj sur papera buŝtuketo" kaj simile. Jes, estus bele, se ni povus veni al tiu punkto. Mi esperas ke iu estonta prezidanto de UEA povos tiel kelkfraze lanĉi novan komprenon de nia afero, kiu donos freŝan impulson kaj direkton al centoj kaj miloj da aktivuloj tra la mondo.

 

    Tian movadon ni devas tamen ankoraŭ krei. Tio estas la reala defio, kiun la Strategia Laborplano provas sisteme analizi kaj al kiu ĝi proponas plurflankan respondon. Mi ne bedaŭras, ke tiel estas; pli bone malfrue, ol neniam. Kaj en tiu laboro estas taskoj por ni ĉiuj. Se vi, estimata leganto, konsentas pri iuj aspektoj de tiu analizo, tiam mi invitas vin kunlabori en la renovigo de niaj strukturoj kaj agadoj. Precipe se vi vidas ŝancon kontribui al la agado por Kapabligo, dividante viajn konojn kun aliaj, aŭ organizante trejnadon pri fako aŭ laboro perspektive grava, vi partoprenos en la strategia evoluigo de nia movado. Per kvalito al kvanto!

 

Mark Fettes

prezidanto de UEA

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2013/09/fettes-2/)

Redaktoro: Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments