El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang partoprenas en kunvenoj de la gvidantoj de orienta Azio

| 2013-10-10
Bookmark and Share


Li Keqiang faras parolon en la 16-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (10+1).

 

    Antaŭtagmeze de la 9-a de oktobro Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, lasis Pekinon por flugi al Bandar-Seri-Begavano, ĉefurbo de Brunejo, laŭ la invitoj de Haji Hassanal Bolkiah, sultano de Brunejo (deĵoranta prezidanto de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj), Yingluck Shinawatra, ĉefministro de Tajlando, kaj Nguyen Tan Dung, ĉefministro de Vjetnamio. Li Keqiang ne nur ĉeestos al la 16-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (10+1), al la 16-a Konferenco de la gvidantoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj (10+3) kaj tiuj de Ĉinio, de Japanio kaj de la Korea Respubliko, kaj ankaŭ al la 8-a Orient-Azia Pinta Konferenco, sed ankaŭ faros oficialan viziton al Brunejo, Tajlando kaj Vjetnamio.

 

    La sinsekvaj vizitoj faritaj de Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, kaj Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, al la landoj de Sud-Orienta Azio, aludas la zorgon de la ĉina nova gvidantaro al la diplomatiaj rilatoj inter la lando kaj la najbaroj, kaj montras ankaŭ la gravecon de la sudorient-aziaj landoj por Ĉinio.

 

    La vizito daŭros je 7 tagoj. Post sia atingo al Brunejo, Li Keqiang devas unue partopreni en la 16-a Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj tiuj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj. Laŭ konigo, li sisteme klarigos la diplomatiajn politikojn de la nova registaro de Ĉinio pri profundigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, kaj laŭpaŝe esprimos siajn opiniojn pri la kunlaboroj en la kampoj de la politika sekureco, komercado, interkomunikado kaj aliaj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Rufieng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments