Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Funkciulo de UN alvokas disvastigi ĉinajn spertojn en regado de dezertiĝo

| 2013-10-10
Bookmark and Share

de JIA LIJUN

 


En la 4-a Kubuqi-a Internacia Forumo pri Dezerto 

 

    Komence de aŭgusto la 4-a Kubuqi-a Internacia Forumo pri Dezerto okazis en Kubuqi de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. Sha Zukang, eksa vicĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝenerala sekretario de la Pintkunveno de la Grupo Rio-20 de UN, ĉeestis la forumon kaj diris en sia parolo: "Ĉinio akiris grandan sukceson en preventado kaj regado de dezertiĝo kaj sukcese igis la dezerton retiriĝi favore al la homoj."

 

    Sha Zukang diris: "Nuntempe la Unuiĝintaj Nacioj penadas por realigi la 'nulan kreskon de degenero de grundoj'. Fakte tio jam realiĝis en Ĉinio. La lasta tre atentas mobilizi sociajn fortojn, utiligi merkatan sistemon por multkanale kolekti kapitalojn, garantii laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de la dezerto-regantoj kaj doni raciajn ekonomiajn rekompencojn al la entreprenoj kaj personoj, kiuj partoprenas en la preventado kaj regado de dezertiĝo."

 


La dezerto Taklimakan de Xinjiang antaŭ regado 

 

    La preventado kaj regado de dezertiĝo estas malfacila problemo en la tuta mondo, kaj ĝi estas ankaŭ unu el la plej seriozaj ekologiaj problemoj en Ĉinio. La dezertiĝintaj grundoj de Ĉinio konsistigas 27% de ĝia totala areo de la grundoj. 18 provincoj, regionoj kaj municipoj en la tuta lando suferas de dezertiĝo. Ĉiujare la rekta ekonomia perdo kaŭzita de la dezertiĝo atingas pli ol 120 miliardojn da juanoj. 

 


La dezerto Taklimakan post regado 

 

    Luc-Marie Constant Gnacadja, plenuma sekretario de la sekretariejo de la Konvencio de UN pri Preventado kaj Regado de Dezertiĝo, diris, ke la "ekologia civilizacio" iniciatita de Ĉinio estas ideo kun antaŭvido kaj sagaco. Se konsideri el la angulo de degenerado kaj dezertiĝado de grundoj ĝi ja estas la estonteco de la mondo kaj la celo de la tuta terglobo. Li diris, ke ĉiujare almenaŭ 12 hektaroj da plugeblaj grundoj en la mondo fariĝas dezerto pro sekeco kaj sabloventegoj. Tio ne nur estas problemo en iuj regionoj, sed ankaŭ problemo influanta la sekurecon de la homaro rilate al la nutraĵoj kaj tiu kiu kaŭzas la klimatan malboniĝon de la terglobo. Pro tio la fenomeno de dezertiĝo devas esti atentata de la homaro. Laŭtlegante la "Agadoplanon Kubiqi por la Tutgloba Bridado kontraŭ Dezertiĝo", Luc-Marie Constant Gnacadja diris, ke ĝojigaj atingoj de Ĉinio en regado de la dezerto Kubuqi estas sukcesa sperto kaj kreiva pensfadeno lernindaj por la tuta terglobo. 

 

    Zhao Shucong, estro de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio tre atentas la laborojn pri preventado kaj regado de dezertiĝo. De la komenco de la 50-aj jaro de la 20-a jarcento ĝis nun Ĉinio sinsekve praktikis konstruadon de ŝirma arbaro en Nordoriento, Nordokcidento kaj Nordo de la lando. Ĉinio ankaŭ transformis kampojn en arbarojn, realigis aliajn ĉefajn projektojn pri konstruado kaj protektado de ekologio, kaj kondukis kamparanojn partopreni en la regado de dezertiĝo, iom post iom plibonigi la ekologian medion kaj forigi la malriĉecon. En la jaro 2002 Ĉinio ekvalidigis la unuan leĝon en la mondo pri la preventado kaj regado de dezertiĝo kaj ellaboris planon pri la preventado kaj regado de dezertiĝo en la tuta lando, kaj starigis sistemon pri la kontrolo al la celoj kaj respondecoj de la preventado kaj regado de dezertiĝo. En la jaro 2007 Ĉinio elmetis konstrui la "ekologian civilizacion". En la jaro 2013 la nova centra registaro de Ĉinio enmetis la "ekologian civilizacion" en la ĝeneralan aranĝon de la disvolvado de la ŝtato, kaj klare praktikas la koncepton pri la ekologia civilizacio pri respekto de la naturo, adaptiĝo al la naturo kaj protekto al la naturo. Nuntempe en Ĉinio jam fundamente formiĝis la ŝanĝiĝo de "retiriĝo de homoj favore al la dezerto" al "retiriĝo de la dezerto favore al homoj".

 

    Luo Bin, vicdirektoro de la Administra Centro pri Preventado kaj Regado de Dezertiĝo sub la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, diris, ke dum la lastaj jaroj la ĉina registaro ĉiujare asignas miliardojn da usonaj dolaroj por preventado kaj regado de dezertiĝo de grundoj. Dank' al tio pliboniĝis la situacio en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Tiam la areo de la dezertiĝantaj grundoj pligrandiĝis je 3 436 kvadrataj kilometroj ĉiujare, sed nuntempe oni ĉiujare regas dezertiĝintajn grundojn je pli ol 1 400 kvadrataj kilometroj.

 


La dezerto Kubuqi post regado  

 

    Ruo Bin diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre vigle praktikos la ĉefajn ekologiajn projektojn de la ŝtato, kaj lanĉos novajn projektojn en la regionoj, kies ekologio estas malforta. Nuntempe la plej urĝa tasko estas regado de la sabloventaj fontoj de Pekino kaj tiuj de Tianjin en orienta Ĉinio. Dum la pasintaj 10 jaroj la ĉina registaro investis pli ol 56 miliardojn da juanoj kaj en la venontaj 10 jaroj ĝi investos 84.4 miliardojn da juanoj por efike regi la fontojn de sabloventoj influantaj Pekinon. Nuntempe 30% de la fontoj de sabloŝtormoj en norda Xinjiang de Ĉinio estas efike regitaj en la unuaperioda projekto, ne estas plene regitaj 20% de tiuj en la okcidenta kaj 50% de tiuj en la nordokcidenta. Tial la regado de 138 gubernioj en tiuj regionoj estas enmetitaj en la duaperiodan projekton. 

 

    La dezerto Kubuqi kun areo de 18.6 mil kvadrataj kilometroj estas la 7-a plej granda dezerto en Ĉinio. 61% de la dezerto iam estis moviĝemaj dunoj. Antaŭ 25 jaroj la Akcia Kompanio de Grupo Elion en Interna Mongolio komencis regi dezertiĝon de la loko. Nun la asfaltitaj vojoj kun longeco de pli ol 500 kilometroj etendiĝas vertikale kaj horizontale sur la dezerto kaj tie estis konstruita la oazo kun areo de pli ol 5 mil kvadrataj kilometroj, inkl. de "rivero, herbo, arbaro, vojo kaj elektro". En la oazo oni faras esploradon pri ĝermoplantoj de plantoj, kiuj taŭgas por kreski sur dezerto, restarigon de la ekologio kaj verdigon de la urboj, kiuj alportas al lokanoj la jaran enspezon de pli ol 2 miliardoj da juanoj. La enspezoj alpotitaj de plantado de glicirizoj kaj prilabora industrio superas 10 miliardojn da juanoj ĉiujare. Dum la lastaj jaroj sekve de la furoro de vojaĝoj al dezertoj, la lokaj paŝtistoj, kiuj loĝis sur sablejoj antaŭe, nun loĝas en "vilao sur dezerto". Ili havas jarajn netajn enspezojn de pli ol 30 mil juanoj dank' al partopreno en plantado de ekologiaj plantoj, en vojaĝa servo kaj en dezerta ekonomio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments