El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usono devas garantii sekurecon de ĉinaj aktivoj

| 2013-10-10
Bookmark and Share


Respondas Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.  

 

    En la gazetara konferenco de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ĉina proparolanto estis demandita pri problemoj de Usono kaj Ĉinio.

 

    Ĉina proparolanto Hua Chunying diris, ke sukcesis la 21-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), kaj ĉina prezidanto Xi Jinping donis proponojn pri stabiligo de la azi-pacifika ekonomio kaj kunlaboro en la azi-pacifika regiono, kaj la proponoj estis aprobitaj de ĉiu flanko en la konferenco. Ĉinio ludas gravan kaj konstruan rolon en antaŭenpuŝo de la regiona kunlaboro kaj ekonomia integriĝo.

 

    Laŭ Hua Chunying, Ĉinio komprenas, ke la usona prezidento ne povis ĉeesti la konferencon pro paŭzo de la ŝtata registaro. Ĉinio esperas, ke Usono bone solvos la problemon por helpi la kunlaboron en la azi-pacifika regiono. La ĉina flanko, la usona flanko kaj la aliaj flankoj kunlaboris antaŭe por kontribui al la konferenco. Ĉinio volas daŭre kun ĉiu flanko fortigi komunikadon kaj multigi kunlaboron por la paco, disvolviĝo kaj prospero de la azi-pacifika regiono.

 

    Paŭzo de la usona registaro povas havi influon al Ĉinio, ĉar la duflankaj ekonomioj estas proksime rilataj. Ĉinio esperas , ke Usono protektos la sekurecon de ĉinaj aktivoj.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments