El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio subtenas al UN ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj

| 2013-10-10
Bookmark and Share

 

Liu Jieyi faras parolon.

 

    La 9-an de oktobro Liu Jieyi, ĉina konstanta reprezentanto en la Unuiĝintaj Nacioj (UN) diris en la konferenco por ekzameno de la raporto pri la laboro de UN fare de ties ĝenerala sekretario dum la 68-a Ĝenerala Asembleo de UN, ke Ĉinio subtenas al UN ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj, kaj Ĉinio partoprenos en aktivadoj de UN en diversaj kampoj por plifortigi kunlaboron.

 

   En la pasinta jaro, en kompleksa situacio kun defioj, UN aktive antaŭenpuŝis multflankan kunlaboron, laboris laŭ la 2-jara plano farita en la Ĝenerala Asembleo de UN, kaj ludis gravan rolon en aktivadoj pri la kresko de ekonomio, daŭrigebla disvolviĝo, internacia paco kaj sekureco, disvolviĝo de Afriko, homaj rajtoj, humana helpo, batalo kontraŭ terorismo, senarmigo kaj nedismultiĝo de armiloj. Ĉinio alte taksis pri la laboroj de la Ĝenerala Sekretario kaj la Sekretariejo de UN.

 

    Laŭ Liu Jieyi, por respondi al la kompleksa situacio, ĉiu lando devas kune klopodi, tial UN povas ludi gravan rolon en la internacia paco kaj la monda sekureco.

 

    Li substrekis, ke Ĉinio ĉiam proponas multflankan kunlaboron kaj aktive subtenas al UN ludi pli gravan rolon en internaciaj aferoj por protekti la aŭtoritaton de UN. Ĉinio daŭre subtenos la principojn en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, aktive partoprenos en diversaj laboroj, promocios atenton al la evoluantaj landoj, kaj faros grandan kontribuon al la harmonia mondo en paco kaj prospero.

 

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments