El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficiale stariĝis 21 serĉ-savaj teamoj de la Ĉina Ruĝa Kruco

| 2013-10-12
Bookmark and Share


La Bluĉiela Teamo de la Ĉina Ruĝa Kruco faras sanktajn promesojn sub la flago.  

 

    La 11-an de oktobro okazis flagakcepta ceremonio por 21 serĉ-savaj teamoj, la flagoj estas solene donitaj de la Ĉina Ruĝa Kruco. Tio signifas, ke la Ĉina Ruĝa Kruco unuapaŝe finis la aranĝon por kovri la tutan landon per la servado de la serĉ-savaj teamoj, kaj tio helpos la tutan serĉ-savan laboradon de Ĉinio kaj eĉ tiun de la tuta mondo.

 

    La 21 teamoj estis starigitaj post 6-monataj kontrolado kaj ekzamenado, ili havas samajn kriteriojn, bontrejnitajn membrojn kaj bonkvalitajn ekipaĵojn, kaj kapablas mem plenumi la urĝajn taskojn kontraŭ en- kaj eksterlandaj katastrofoj. Zhao Baige, vicestro de la Ĉina Ruĝa Kruco, diris: "Nun ĉi tiuj 21 teamoj havas 3 apartecojn, unue, ili estas formitaj de volontuloj; due, ili havas specialajn kapablojn en la serĉado kaj savado; trie, ili estas aŭspiciantaj de la registaro kaj neregistaraj societoj."

 

    Laŭkonigo, la organizoj de la Ruĝa Kruco en Usono, Kanado, Britio, Japanio kaj aliaj landoj planas fari koncernajn kunlaborojn kun la Ĉina Ruĝa Kruco. Sinjorino Hua Meiling, reprezentanto de la orient-azia regiono de la Internacia Federacio de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarka Societo, diris, ke oni esperas kaj subtenas Ĉinion pli multe partopreni en la internacian savadon en la estonteco.

 

    Laŭ nekompleta statistiko, ĝis februaro de la jaro 2012, la organizoj de la Ĉina Ruĝa Kruco en ĉiuj rangoj jam konstruis 684 teamojn por urĝa serĉado kaj savado, la nombro de la teamaj membroj superis 20 milojn, inkl. de 95.5% volontulojn.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments