El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kaj Tajlando intertraktis pri senviza vizito

| 2013-10-12
Bookmark and Share


Li Keqiang prelegas en la tajlanda parlamento. 

 


Li Keqiang kaj Yingluck Shinawatra en gazetara konferenco  

 

    La 11an de oktobro en la tajlanda parlamento ĉina ĉefministro Li Keqiang faris prelegon "Ĉina-tajlanda amikeco havu novajn fruktojn". Li alte taksis la ĉina-tajlandan amikecon kaj rigardis antaŭen la belan perspektivon de la dulandaj rilatoj. Estas la unua fojo, ke ĉina ŝtatgvidanto faras prelegon en la tajlanda parlamento.

 

    En la prelego Li anoncis, ke Ĉinio volas trakti kun Tajlando pri senviza vizito inter la du landanoj, kiuj posedas ordinarajn pasportojn. Li diris, ke Tajlando estas la unua lando en la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASAL), kiu traktas kun Ĉinio pri senviza vizito; en Ĉinio estas la onidiraĵo: parencoj intimiĝas kun ofta komunikado. Senviza vizito por la dulandaj civitanoj kun ordinaraj pasportoj povas faciligi la komunikadon inter la du popoloj, intensigi kulturajn interŝanĝojn de la du popoloj kaj feliĉigi la du popolojn.

 

    Posttagmeze de la 11a laŭ la loka tempo Li Keqiang atingis la tajlandan flughavenon Don Muang kaj komencis sian oficialan viziton en Tajlando invitite de tajlanda ĉefministro Yingluck Shinawatra.

 

    Dum la vizito Li Keqiang ankaŭ intervidiĝos kun la tajlandaj ŝtatestroj, ĉeestos ekspozicion de ĉinaj grandrapidaj trajnoj kaj havos vastan kontakton kun personoj el diversaj rondoj de la lando. La du partioj planos pri la estonteco de la dulandaj rilatoj kaj subskribos serion da kunlaboraj dokumentoj.

 

    Li Keqiang atingis Tajlandon post la ĉeesto en kunvenoj de orientaziaj ŝtatgvidantoj kaj oficiala vizito en Brunejo.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments