Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Fokusaj temoj

Revo de la junaj kamparan-laboristoj

| 2013-10-12
Bookmark and Share

de ZHANG XIANG

 

    Kiam la patro unuafoje laboris en la urbo Shenzhen, nove evoluigita urbo en suda Ĉinio, la filo Wan Yong estis nur knabo; kiam la patro sesafoje iris al Shenzhen, Wan Yong jam aĉetis sian transport-aŭton en tiu ĉi urbo kaj "dungis" sian patron. Ne kiel sia patro, Wan Yong ne volas esti dungita dumvive, kaj li revas iam havigi al si propran aŭto-taĉmenton, kaj li estu ĝia mastro kaj fine fariĝu vera Shenzhen-ano. Tamen, nun Wan Yong ŝuldas dekmilojn da juanoj. Por li, la vilaĝo ne estas reveninda, sed en la urbo al li mankas loĝ-registro kiel urbano. Li devos ankoraŭ pasigi longan tempon por fariĝi vera urbano oficiale registrita.

 

    Kiel multaj samvilaĝanoj, Wan Yong ne havas aliajn elektojn: "Kion mi povas fari en la hejmoloko?"

 


Wan Yong (maldekstre) kune kun sia samvilaĝano en la urbo Shenzhen 

 

    Mi volas fariĝi mastro sed ne dungito

 

    En la komeco de la naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento, Wan Shizhang, la patro de Wan Yong, vizitis la urbon Shenzhen el la provinco Hunan en mezsuda Ĉinio, por serĉi laboron. Tiutempe Wan Yong, la filo de Wan Shizhang, ankoraŭ lernis en elementa lernejo. Tiam la knabo tute ne sciis ke ankaŭ li estonte iros al Shenzhen por sia pano kiel la patro. Ĝuste en tiu tempo, Wan Yong ne havis ŝancon lerni terkulturadon, ĉar el urboj maŝinoj venis al lia hejm-loko, fosis la kampojn, pavimis ilin per cemento kaj konstruis fabrikojn, ŝoseojn kaj bushaltejojn.

 

    En la jaro 2004 Wan Yong portante sian bagaĝon iris al Shenzhen, la urbo kie lia patro laboris, kaj trovis laboron en iu loĝistika kompanio. Li laboris kiel ŝoforo por aŭtoj de la kompanio por transporti pakaĵojn, kaj ĉiumonate gajnis pli ol mil juanojn. Lia patro diris: "Laboro kun stabila salajro estas pli bona ol ĉio alia." La celo de vizito al Shenzhen fare de la patro estis tre simpla: gajni monon por la familio aŭ starigi pli bonan dometon en sia vilaĝo. Kompare kun la patro, la filo konsideras sian planon kun pli larĝa perspektivo por la estonteco. Post unujara laboro, Wan Yong estis translokigita al administra oficejo kaj fariĝis estro de la aŭto-taĉmento. Vidante aŭtojn de la kompanio senĉese en- kaj eliri, Wan Yong decidis aĉeti sian propran aŭton kaj mem fariĝi mastro.

 

    Li eĉ ne diskutis tion kun siaj familianoj, kaj do jam prunteprenis dekmilojn da juanoj de la kompanio kaj aĉetis aŭton. Laŭ la postulo de la kompanio, post kiam Wan Yong finos la repagon, la aŭto vere apartenos al li. "Post la kvitiĝo la aŭto estos mia, kaj mi konservos sufiĉe da mono por aĉeti alian. Mi starigos mian propran aŭto-taĉmenton aŭ entreprenos loĝistikan kompanion." Tiam Wan Yong fariĝos reala "mastro".

 

    Wan Yong diris: "Ne nur mi estas ambicia, la aliaj kamparan-laboristoj same naskitaj en la okdekaj jaroj de la pasinta jarcento kiel mi ne volas esti dungita de iu alia dum la tuta vivo. Ĉiuj deziras fariĝi mastro de si mem." Ĉar kiam la junaj kamparan-laboristoj ne sukcesis heredi la agrikulturajn kapablojn, ili perdis sian lokon sur la kampoj. Ili ne povus glate retiriĝi al la kamparo kiam ili trafus malsukceson en la urbo.

 

    La problemo de edukaj diplomoj estas la plej ĝena afero por Wan Yong. Pli alta diplomo, ekzemple la universitata, estas ŝlosilo por pli da laboraj ŝancoj kaj facila vojo al sukceso. "Multaj el miaj samvilaĝanoj memlernas por trapasi ekzamenojn por diplomiĝo." Ankaŭ Wan Yong pensis pri tio, sed ĉiutage li devas ŝofori dum pli ol dek horoj, kaj la restanta tempo sufiĉas nur por manĝi kaj dormi. "Mi prunteprenis lernolibron de iu kaj provis legi, sed mi ne povis daŭrigi post kelkpaĝa foliumado."

 

    Por Yang Yanjun, 26-jarulo el la provinco Hunan, la sola distro dum la ripozaj tempoj estas ludi maĝangon. Li diris, ke li ĉiam sentas maltrankvilon kiam li revenas en sian pensionon. "Mi jam laboris dum multaj jaroj en Shenzhen kaj havas nenian frukton. Se mi estus forpelita de la urbo, kien mi iru? Eĉ bredi porkojn mi ne kapablas!"

 

    Shenzhen starigis lernejon por kamparan-laboristoj, tamen Yang Yanjun ne sin registris en la lernejo. "Kion mi faru tie? Eĉ matematikaj demandoj de elementa lernejo ne estas solveblaj por mi."

 

    Digno aŭ pano, kiu estas pli grava?

 

    La junaj kamparan-laboristoj estas pli delikataj." Wang Xuejun, direktoro de la oficejo por administrado de laboristaj aferoj sub la labor-buroo de la provinco Hunan en la urbo Shenzhen, diris, "La knaboj el vilaĝo ne trafas multajn malfacilojn, ilia spirito kontraŭ malfaciloj jam ne povas atingi la altecon de iliaj gepatroj." Wang Xuejun restadas en Shenzhen jam dum preskaŭ ok jaroj, kaj lia laboro estas helpi hunan-anojn trovi ŝancon dungiĝi en la urbo. Jam miloj da homoj trovis laboron pere de lia helpo. Li sentas, ke estas evidente, ke la junaj kamparan-laboristoj emas plendi antaŭ li, kaj la temoj de iliaj plendoj estas simple nur "kritikoj de la mastro", "mokoj de kolegoj" aŭ similaj. Ili ne ŝatas, ke oni voku ilin "kamparan-laboristoj", ĉar ili havas pli fortan deziron vere adaptiĝi al la urba vivo.

 


La kamparan-laboristoj estas tre ĝojaj ĝuante diversajn asekurojn aranĝitajn de la dungantoj.  

 

    Kompare kun la maljunaj kamparan-laboristoj, la junaj multe pli zorgas pri la sociaj servoj, ekzemple la labora garantio, medicina servado kaj dumlabora trejnado. Wang Xuejun diris: "Antaŭe, la kamparanoj demandis nur pri salajro kaj laborspeco kiam ili serĉis laboron ĉi tie; tamen la nunaj gejunuloj starigas multajn demandojn inkluzive de tiuj pri diversaj garantioj kaj pri la socia bonfarto. Tio koncernas ankaŭ al ilia digno."

 

    Sed neneglektebla fakto montras, ke la kamparan-laboristoj ne povas ĝui tiom da sociaj servoj kiel la dekomence urbaj laboristoj. Laŭ la statistiko de la labor-koncerna departemento de Shenzhen publikigita en marto de 2009, nur ĉirkaŭ 50% kamparan-laboristoj de diversaj industrioj ricevis senpagan trejnadon. Iu kamparan-laboristo diris: "Grandaj entreprenoj bone faras trejnadon, sed nombro da malgrandaj fabrikoj superŝutas laboristojn per kromhoraj laboroj kaj tute ne donas al ni tempon por trejnado. Vi povas demandi miajn kolegojn, ĉu iu el ili iam partoprenis en trejnado."

 

    Inter la problemoj de la kamparan-laboristojn, ne neglekteblas tiuj pri la defendado de rajtoj. La 22-jara Liu Xueqin kverelis kun sia patro en tiu ĉi flanko. Li diris: "La fabriko prokrastis doni al mia patro salajron dum tri monatoj, kaj li multfoje petis la pagon antaŭ la jarfino, sed ne sukcesis. Sen elmontri eĉ plej etan signon de kolero li revenis hejmen. Kiam li reiris al sia laboro en la sekvanta jaro, la fabriko tute ne menciis pri tio. Pro tio mi kverelis kun mia patro por ke li iru akuzi la fabrikon ĉe la loka laborista sindikato, sed li timis ke tia ago perdigus al li la laboron." La obstina Liu Xueqin iris al la sindikato kaj finfine devigis la fabrikon doni al la patro la prokrastitan salajron.

 

    Aspiro al urboj kaj altiĝo de la konscio defendi siajn rajtojn donas al la junaj kamparan-laboristoj novan flamon. Sed ankoraŭ kuŝas antaŭ ili la neŝanĝebla fakto, ke ili ne estas veraj urbanoj. Almenaŭ nun ili devas fari sendiferencajn laborojn kiel tiuj faritaj de iliaj gepatroj ĝis kiam ilia revo realiĝos.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments