Ĉefpaĝo

Danĝera lingvo

| 2013-10-12
Bookmark and Share

Berta Darkin

 

    Estis somero, julio. En unu el la eŭropaj urboj daŭris Universala Kongreso de Esperanto. En la kongresejo svarmis esperantistoj el diversaj landoj. Tie oni povis renkonti konatojn, ekkoni novajn homojn, babiladi. Ja tio estis esperanta kongreso kaj oni povis interkompreniĝi per unusola lingvo, malgraŭ ke oni venis el diversaj landoj.

 

    Ŝi partoprenis en programeroj, kiuj ŝin interesis. En unu el la programeroj partoprenis ankaŭ Li. Hazarde interesis ilin la sama temo. Ŝi alparolis Lin pri tiu interesa temo kaj ili interŝanĝis kelkajn frazojn. Poste ili ankoraŭ kelkfoje renkontis unu la alian dum la Kongreso, jen en la kongresejo, jen dum la ekskursoj aŭ artaj aranĝoj.Ili interŝanĝis adresojn kaj post la Kongreso disiris al siaj landoj. Ili intersendis kelkajn leterojn, helikpoŝtajn leterojn. La korespondado plivigliĝis kiam ili ekkorespondis rete kaj ili trovis multajn komunajn temojn. Ŝi estis tre kontentatrovi iun, kiu skribas ne nur pri banalaĵoj kiel la vetero, sed ankaŭ pri diversaj aliaj temoj. Ŝi invitis lin viziti ŝian landon, ŝian urbon. Li akceptis inviton kaj sekvontjare ili renkontiĝis en ŝia lando. Dum kelkaj tagoj ili kune vizitis kelkajn vidindaĵojn de la lando kaj ŝi kun teruro konstatis, ke li fariĝis al ŝi pli ol nur konato, li fariĝis iu pli proksima. Tio estis nek ŝia celo, nek ŝia plano. Intimeco inter ili naskiĝis iel neatendite kaj surprizis ŝin. Ĉu ankaŭ lin? Ŝajnas ke jes. Sed ja ili ne plu estis junaj. Evidentiĝis, ke la aĝo en tiu kazo ne gravis.

 

    Tamen ili loĝis en du diversaj landoj, eble ne tro distancaj, sed tamen oftaj renkontiĝoj ne estis eblaj. Devis sufiĉi al ili kelkaj tagoj jare. Ili denove renkontiĝis post unu jaro, pasigis kune dek tagojn, vojaĝante tra ŝia lando, vizitante interesajn lokojn. Tiuj dek tagoj ŝajnis kiel palpebrumo. Probable ĝuste tiam li diris ŝerce, antaŭ la disiĝo, ke Esperanto estas vere danĝera lingvo. Ĝi permesas al homoj renkontiĝi nur por poste disiĝi. Nu jes, tio veris, ili multfoje renkontiĝis por disiĝi...

 

    Li tre ŝatis varmegon kaj ofte vintre vojaĝis por du semajnoj al iu varma suda lando. Neniam li proponis tion al ŝi. Cetere, ŝi ne ŝatis varmegon, ŝi ne eltenas 40-gradajn temperaturojn. Krome, ŝi ne havis monon por tia vojaĝo. Li povus permesi al si vojaĝi sen troa ŝparado. Ŝia ŝparado sufiĉus apenaŭ por la vojaĝo al lia lando. Ili kune partoprenis kelkajn esperantajn aranĝojn en ŝia lando, iom da tempo li pasigis en ŝia urbo, en ŝia domo. De tiuj renkontiĝoj restis belaj kaj bonaj rememoroj – jen blua ĉielo kaj blua akvo de lago, kareso de la suno sur la haŭto, ĉarmaj vesperpromenoj laŭlonge de la lago, kiam la akva birdaro jam dormas, venteto susurigas arbobranĉetojn, sur la ĉielo aperas la unuaj steloj, estas tiel bele, ke oni ne povas tion priskribi. Tion oni povas nur percepti per sensoj. Alia rememoro – montaro, bela suna tago kaj vagado tra proksimaj montetoj. Alia tago – grimpado sur pli altan pinton, la tuttaga grimpado kaj ripozo ĉe la montara lago. Ŝi bedaŭras, ke ŝi ne estas poeto, se jes, eble pli bone ŝi prezentus iliajn komune pasigitajn momentojn en belaj pejzaĝoj. Jes, momentoj. Li en la loĝejo – Li sidas kun libro enmane kaj kun ŝia kato sur genuoj. Kortuŝa vidaĵo. Ŝia katino tuj akceptis lin kiel objekton taŭgan por dormi: sur lia brusto, sur liaj genuoj... Li sunbaniĝas sur balkono; Li legas iun libron kaj ekdormetas. Ŝi ĉiam miras, kiel li eltenas varmegon por ŝi neelteneblan. Ŝajnas ke li naskiĝis kaj vivas en la lando tute maltaŭga por li.

 

    Ili decidis kune viziti alian Universalan Kongreson de Esperanto, en alia lando. Ili renkontiĝis en la urbo, gastiganto de la Kongreso. Ĉu multe ŝi ĝuis tiun renkontiĝon, tiun Kongreson? Ŝi ne memoras, probable jes. Jam la fakto ke ili estis kune por ŝi gravis. Komuna ĉambro, komuna vizitado, komuna manĝado, eĉ eta kverelado kaj post sep tagoj... disiĝo. Jam ne kune ili forlasis la urbon. Ĉu kulpas pri tio tiu danĝera lingvo?

 

    Ŝi komprenis Lian sopiron al varmaj landoj, al maro, naĝado. Ŝi mem pli ŝatis moderan temperaturon, montaron, akvon ŝi timis. Ŝia scipovo pri naĝado estis preskaŭ nula. Do ŝi iom sentis bedaŭron, ke ŝi ne povas kun li viziti varmajn, varmegajn lokojn, kvankam ĝojigis kaj kontentigis ŝin nemultaj komune pasigitaj tagoj. Ŝi estis bonkora ĝis doloro. Ĉar Li ekrevis viziti la sudan hemisferon, ŝi mem helpis al li serĉi gastiganton en varmega lando. Kaj ŝi trovis. Ŝi trovis alian virinon, kiu estis preta gastigi lin du semajnojn. Kia estis ŝia miro, amara miro, kiam ŝi eksciis, ke post la reveno en sian landon li invitis tiun virinon por du semajnoj, argumentante: ja ŝi gastigis min. Jes, tiu gastigis lin, sed ŝi... ĉu ŝi ne gastigis lin eĉ kelkfoje? Gastigis. Tamen ŝi ne plendis. Ŝi estis feliĉa vidi lin denove dum dekkelkaj tagoj en sia lando, post la foriro de tiu virino. Ŝi pensis, nu bone, pasis ke io estis kaj nun denove estas bonaj momentoj. Tamen tiu trankvila ĝojo ne daŭris longe. Venis vintro kaj li informis ŝin, ke tiu virino denove pretas gastigi lin. Dum tri monatoj... Vintraj monatoj... someraj monatoj en la suda hemisfero. Tiuj monatoj estis por ŝi longegaj kaj teruraj. Ŝi ŝajnigis indiferenton, ili interŝanĝis mesaĝojn, li informis ŝin pri riĉa kultura vivo – koncertoj, vizitado, naĝado, esperantaj renkontiĝoj. Kaj denove venis somero, li revenis al sia norda lando, vizitis ŝin, vizitis ŝian landon, kune ili ĉeestis esperantan aranĝon, vizitis montaron. Denove estis belege – blua ĉielo, amata viro proksime, vizitado, fotado. Kaj tiufoje ŝi kuraĝis esprimi sian deziron – viziti lian landon. Li konsentis gastigi ŝin. Ŝi la unuan fojon vizitis lin kaj ĉarmis ŝin tiu iom kruda norda urbo, norda naturo, arbaroj distancaj. Komunaj biciklaj ekskursoj, sunbruniĝado ĉe la marbordo, vizitado – ĉio ĉi gravuriĝis en ŝia koro kaj memoro. Sed ĉio bona havas sian finon. Ankaŭ ŝia vizito finiĝis, ŝi forflugis al sia lando kun belegaj rememoroj. Ŝi, ne plu juna, ne povas tamen kompreni la viron (virojn?). Trarigardante Fejsbukon (Facebook) Ŝi hazarde malkovris fotojn de tiu virino de la sudo, faritajn en lia urbo, tuj post ŝia foriro. Ŝi simple demandis lin: - Ĉu ŝi estis ĉe vi post mia foriro? Li respondis: - Jes. Do ŝi plu demandis: - Kial vi diris al mi nenion, ke post kiam mi foriros vi tuj post kelkaj tagoj gastigos ŝin? Lia respondo estis senarmige sincera. Li diris: - Ĉu vi aŭ tiu alia virino estus pli feliĉaj sciante pri la vizito unu de la alia? Eble li pravis, sed tamen ŝi jam sciis... Kaj ŝi diris al li: - Mi preferas scii la veron, eĉ se tiu vero ne estas agrabla, ol esti en viaj okuloj stultulino, kiun estas tre facile trompi. Kaj ŝi aldonis: - La situacio fariĝis opereta. Li konfesis, ke li ne estas honesta rilate al ŝi, sed senkulpigas lin amo al... varmego kaj maro. Ŝi supozas, ke li amis neniun krom si mem kaj kompreneble preferas varmegon kaj maron, kiel li diris. Alivorte li amis nur tion, kio plezurigis lin. Poste denove venis vintro kaj denove li anoncis al ŝi sian forvojaĝon por tri vintraj monatoj al alia hemisfero, al alia virino. Kion ŝi povis fari? Ŝi provis forgesi. Sed ja tio ne estas facila. Ŝi ne volis perdi amikon, ĉar malgraŭ ĉio li estis bona amiko. Interŝanĝo de mesaĝoj ne plu estis tre ofta tamen daŭris. Ŝi atendis nenion krom amikeco. Kaj denove li surprizis ŝin. Reveninte en sian landon li,kontraŭ ĉia atendo, ekproponis komune pasigi esperantan aranĝon, eĉ du aranĝojn en ŝia lando. Tamen ŝi havis aliajn planojn; ŝi demandis lin pli frue pri liaj somerplanoj, sed li nur respondis, ke esti tie aŭ ne, en varma lando, ankoraŭ li ne faras planojn. Do ŝi faris proprajn planojn, en kiuj ne estis tempo kaj loko por li, ŝi ne povis akcepti lian inviton. Ŝi eĉ ne bedaŭris tion. Iam oni devas fini tiun nenormalan operetan situacion. Ŝin ne plu ravis tia ludo - Rekte el la brakoj de unu virino veni en la brakojn de la alia. Do ŝi konsentis renkontiĝi kun li nur por tri tagoj dum la esperanta kongreso en ŝia lando. Sed tiuj tri tagoj ŝancelis ŝian decidon... Denove estis ĉarme kaj ŝi denove eksopiris viziti lin en lia lando, lia urbo, sciinte, ke ankaŭ tiu alia virino tutcerte vizitos lin, kion li eĉ ne neis, dirante, ke tio – ŝiaj vizitoj - estas "imposto" por trimonata ĝuo de varmo en ŝia lando kaj probable, eĉ certe ne nur probable, en ŝiaj brakoj. Do ŝi denove flugis al lia urbo, al li, por ĝui komunan bicikladon, bastonmarŝadon, vizitadon de ĝis nun ne vizititaj lokoj, lian proksimecon. Kaj tiu vizito iasence trankviligis ŝin, kontentigis ŝin; forvaporiĝis amareco, eĉ se ne forvaporiĝis la alia virino, kiu tamen tiufoje ne vizitis lin, kaj ŝi ne demandis la kaŭzon. Sed ŝi tre deziris, ke tiu amatino ne plu ekzistu, ne plu kontaktu lin, kio probable estas nereala. Tutcerte denove venkos amo al...varmego, maro kaj la amatino. Ne gravas, en ŝia memoro restos belaj rememoroj, epizodoj; la verso de Lidia Ligęza bonege respegulas iliajn rilatojn:

 

    nia kunligo

 

    disŝirita je epizodoj

 

    ne volas ordiĝi

 

    en plensencan tuton

 

 

    ĉu valoras havi

 

    bidojn eĉ tre belajn

 

    el kiuj ne eblas

 

    kunmeti kolieron?

 

 

    Ŝi opinias, ke tio valoras... eble koliero ne estus tiom bela kiel la unuopaj bidoj.

 

Septembro 2013

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments