El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Bonetose kaj samtempe diligente en Poznano

| 2013-10-14
Bookmark and Share

    Dum la tria semajno de septembro la pola urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29-an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones.

 

    La aktuala interlingvistika grupo - tri brazilanoj, du svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo - komencis sian trian studjaron. István Ertl prezentis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl, kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

 

    La trian specialiĝon povis partopreni la grupo de la unujara instruista trejnado, komuna aranĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dek unu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la Esperanta gramatiko sub la gvido de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo.

 

    Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI kaj nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

 

    Kelkaj kursanoj ricevas faciligon por la partopreno per stipendioj de UEA, ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj aktive nun laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014.

 

laŭ Stefan MacGill

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments