El Popola Ĉinio>头条新闻>

Li Keqiang kaj Yingluck Shinawatra kune ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la ekspozicio pri grandrapidaj trajnoj de Ĉinio

| 2013-10-14
Bookmark and Share


Li Keqiang (la 2-a de dekstre) kaj Yingluck Shinawatra (la 2-a de maldekstre) en la ekspozicio pri grandrapidaj trajnoj de Ĉinio  

 

    La 12-an de oktobro Li Keqiang, ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj Yingluck Shinawatra, ĉefministro de Tajlando, kune ĉeestis la inaŭguran ceremonion de la ekspozicio pri grandrapidaj trajnoj de Ĉinio en Bankoko, ĉefurbo de Tajlando.

 

    La dulandaj ĉefministroj tondis la rubandon ĉe la ceremonio kaj poste ili kune iris en la ekspozician halon, rigardis videon pri atingoj de Ĉinio en konstruado de fervojoj por grandrapidaj trajnoj kaj vizitis rilatajn fotojn. En la centro de la ekspozicia halo staras granda ekspona tabulo kun la vortoj "Ekspozicio pri grandrapidaj trajnoj de Ĉinio" en la lingvoj ĉina kaj tajlanda kaj kun blanka bildo pri grandrapida trajno n-ro "Harmonio", kiu tre altiras la okulojn de vizitantoj.

 

    Dum la vizito al la ekspozicio ili interparolis, kaj de tempo al tempo haltis ĉe eksponaj tabuloj kaj la modelo de la grandrapida trajno n-ro "Harmonio". Respondeculo de la Ĉina Fervoja Kompanio diris, ke post uzo de la ĉinaj teknologioj pri grandrapidaj trajnoj, la tempo por veturado de 678 kilometroj inter Bankoko kaj Chiengmai mallongiĝos de la nuna pli ol 11 horoj al 3 horoj. Tio ege interesis Yingluck Shinawatra.

 

    Yingluck Shinawatra alte laŭdas la atingojn de Ĉinio en konstruado de la fervojoj por grandrapidaj trajnoj. Ŝi bonvenigas ĉinajn entreprenojn aktive partopreni en la konstruado de la fervojoj por grandrapidaj trajnoj.

 

    La ekspozicio pri grandrapidaj trajnoj de Ĉinio estas aranĝita de la Ĉina Fervoja Kompanio. Ĝi celas plue akceli la konon de diversaj rondoj de Tajlando al la ĉinaj teknologoj pri grandrapidaj trajnoj kaj antaŭenpuŝi kunlaborojn inter Ĉinio kaj Tajlando en konstruado de fervojoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments