El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la Dua Ĉampionado de Paraŝutaj Saltistoj kun Flugkostumo

| 2013-10-14
Bookmark and Share


Jhonathan Florez, ĉampiono 

 


Jhonathan Florez flugas en la aero.  

 

    La 13an de oktobro en la Monto Tianmen, Zhangjiajie en la provinco Hunan, fermiĝis la Dua Ĉampionado de Paraŝutaj Saltistoj kun Flugkostumo. Kolombia sportisto Jhonathan Florez fariĝis la ĉampiono per la rezulto de 23.40 sekundoj post kvar-raŭndoj en du tagoj. Tiu ĉi rezulto estas pli rapida je 0.01 sekundo ol tiu de la pasintjara ĉampiono Julian Boulle el Sud-Afriko.

 

    La evento estas la plej altnivela en la mondo depost la naskiĝo de tiu ĉi sporto. La unua ĉampionado okazis en oktobro 2012 en la Monto Tianmen.

 

    Ĉifoje 16 sportistoj el naŭ landoj, inkluzive de Usono, Britio, Norvegio kaj Sud-Afriko, anoncis sin al la ĉampionado. Hungara sportisto Viktor Kovats mortis en la provflugo, kaj pro tio lia intima amiko el Aŭstrio forlasis la ĉampionadon, tial nur 14 sportistoj efektive partoprenis en la konkurso.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments