Ĉefpaĝo

Vana Provado

| 2013-10-14
Bookmark and Share

de Verdeca

 

    Vespertoj estas flugilhavaj bestoj kaj preskaŭ ĉie en nia terglobo ili loĝas. Tage ili bone kaŝas sin en sia nesto sed post la sunsubiro tuj svarme flugas en mallumo por serĉi manĝaĵojn. Kvankam ili ne multe ĝenas nian vivon tamen pro sia aspekto kiel muso ili ne apartenas al niaj amikoj.

 

    Tute neatendite, tiuj abomenindaj bestoj akiris nian atenton en nia regiono.

 

    Jen onidiro pri vesperto: Iu maljunulino, sole loĝanta en vilaĝo, forte suferas de astmo. Iufoje, kiam ŝi preparas sian vespermanĝon, iu vesperto mise enflugas en ŝian poton, sed ŝi ne vidis ĝin pro sia malbona vidkapablo. Nur post tiam, kiam ŝi malfermis la potokovrilon por ekmanĝi, ŝi vidis vesperton kuiritan kune kun ŝia manĝajo. Ŝi estas ŝparema kaj forĵetis la mortigitan beston per mano kaj daŭrigis sian manĝadon. Post tio miraklo okazas, ke la maljunlino tuj resaniĝas de la malsano astmo.

 

    En nia regiono la aero ĉiam estas malseka pro multaj riveroj kaj oni donas al la regiono la nomon Akva Regiono. Rezulte de tio astmo estas ofta malsano de miaj samregionanoj, eĉ infanojn trafas la malsano.

 

    Aŭdinte la sperton de la maljunulino, multaj astmuloj provas akiri la kuracan efikon de vesperto kiel ĉe ŝi kaj vespere serĉas vespertojn. Kvankam vespertoj estas grandnombraj tamen kapti ilin estas malfacila laboro por ni, ĉar la besto estas tre lerta en flugado.

 

    Unu el la astmuloj estas mia najbaro. Li suferas de la malsano jam dum longa tempo. Dank'al helpo de aliaj homoj, li sukcesis kapti vesperton, kaj tuj faris manĝajon "vespertitan*" simile ĉe la maljunulino laŭ la onidiro. Sed la provado ne sanigis lin, kaj sekvis pluraj fiaskoj.

 

    Kiel li aliaj astmuloj faris multajn provadojn sed ve, bedaŭrinde ankaŭ iliaj provadoj ĉiam estas vanaj.

 

    Finfine, kun dubeco pri la efiko de vesperto en la kuracado de astmo, oni volas trovi la maljunulinon sed neniu scias, kie ŝi loĝas.

 

    Ho, onidiroj ofte estas nur legendoj; miraklo ne okazas al ĉiu homo!

 

    *vesperti: meti vesperton en (vidu "sali")

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments