El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la 1-a Germana Filmfestivalo en Pekino

| 2013-10-15
Bookmark and Share


Volker Schlndorff kaj Wang Quan'an  

 

    La 12-an de oktobro inaŭguriĝis la 1-a Germana Filmfestivalo en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. La filma festivalo estas okazigita de la Filma Asocio de Germanio kun la Goethe-a Instituto sub la Centro pri Germana Kulturo de Ĉinio, ĝia honora prezidanto estas Wang Quan'an, ĉina reĝisoro.

 

    De la 12-a de oktobro ĝis la 26-a de la sama monato la festivalo prezentos pli ol 10 germanajn filmojn en la urboj Pekino, Chengdu, Shenzhen kaj Shenyang. Volker Schlndorff, Yasemin Samdereli, Andres Veiel kaj aliaj germanaj filmistoj grupe vizitos Ĉinion.

 

     Volker Schlndorff, fama germana filmisto, estas varme ĉirkaŭita de ĉinaj fanoj entuziasmaj en sia unuafoja vizito al Ĉinio. Li estas elstara reprezentanto de la arto "nova filmo de Germanio". Lia filmo Die Blechtrommel reĝisorita en la jaro 1978, estas ege ŝatata de ĉinaj spektantoj. Kvankam li unuafoje atingis Ĉinion, tamen la lando ne estas fremda al li, ĉar li estis unu el la produnktanto de la filmo In the Heat of the Sun (En la Sunumaj Tagoj) reĝisorita de Jiang Wen, krome, li alte taksas la filmojn de Zhang Yimou kaj Chen Kaige.

 

    La komenca filmo de la inaŭguro estas Almanya -- Willkommen in Deutschland (Bonvenon al Germanio) reĝisorita de Yasemin Samdereli.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments