El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lin Yifu: la ĉina ekonomio tenos la kreskadon je 7.5%-8% ĉi-jare

| 2013-10-15
Bookmark and Share

Lin Yifu en la pekina forumo

 

    La 13-an de oktobro Lin Yifu, vicprezidanto de la Ĉina Tutlanda Federacio de Industrio kaj Komerco kaj honora prezidanto de la Instituto de Ŝtata Disvolvo sub la Pekina Universitato, diris en la pekina forumo okaze de la 100-jara datreveno de fondiĝo de la Asocio de Kleruloj Revenintaj de Okcidentaj Landoj, ke la ĉina ekonomio ne nur ne malprosperos, sed ankaŭ releviĝos en la kvara trimestro. Ĝi tenos la kreskadon je 7.5%-8% ĉi-jare. Kompare kun la malrapida releviĝo de la ekonomio de la evoluintaj landoj, la ĉina ekonomio havas bonan perspektivon.

 

    Lin Yifu diris: "En la lastaj jaroj multaj vidpunktoj el aliaj landoj opinias, ke la ĉina ekonomio malprosperos en la kuranta jaro aŭ en la baldaŭa estonteco. La vidpunktoj venas de tio, ke la kreska rapideco de la ĉina ekonomio malrapidiĝis en la sinsekvaj 13 trimestroj ekde la jaro 2010."

 

    Lin Yifu opinias, ke la kialo, kiu kaŭzis la malrapidiĝon de la kreska rapideco de la ĉina ekonomio, estas multflankaj. Oni ne povas rigardi la problemojn pri sistemoj de Ĉinio kiel la ĉefan kialon de malrapidiĝo de la ĉina ekonomio. Li diris: "La ekonomio de multaj landoj, kiuj havas la saman disvolvan nivelon kiel tiu de Ĉinio, grandamplekse malleviĝis en la sama periodo, kaj ilia malleviĝa nivelo estas pli granda ol tiu de Ĉinio."

 

    Lin Yifu montris, ke la kialo de malrapidigo de la ĉina ekonomio kuŝas en tio, ke la internacia ekonomio ne releviĝis kaj estas malrapida la kresko de eksporto, unu el la tri ĉevalĉaroj (investo, konsumo kaj eksporto) de la ĉina ekonomio. Krom tio en la jaro 2008 dum la internacia financa krizo la ĉina registaro prenis serion da kontraŭ-periodaj metodoj. Post 4-5 jaroj iuj projektoj pri investo estis plenumita aŭ estos baldaŭ plenumita, kaj la kreska rapideco de investo malrapidiĝis. En tiu situacio oni nur povas grandigi konsumadon kaj ne povas garantii kreskan rapidecon de la ekonomio.

 

    Lin Yifu diris, ke la ĉina registaro prenis serion da necesaj kontraŭperiodajn metodojn. Dank' al tio la ĉina ekonomio ne plu malkreskis en la tria trimestro kaj releviĝos en la kvara trimestro. Pro tio estas tute eble, ke ĉi-jare la malneta enlanda produkto de Ĉinio tenos la kreskadon je 7.5%-8%.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments