El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis Paca Forumo de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo

| 2013-10-15
Bookmark and Share

Fermo de la Unua Paca Forumo de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo

 

    Posttagmeze de la 12a de oktobro en Ŝanhajo fermiĝis la Unua Paca Forumo de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo, kunaranĝita de la Tutlanda Taiwan-a Esplora Societo, 21-jarcenta Fondaĵo kaj aliaj 12 neregistaraj societoj kaj akademiaj institucioj. Pli ol 120 kleruloj kaj reprezentantoj el diversaj rondoj diskutis pri transmarkolaj politikaj rilatoj, eksteraj aferoj, sekureco kaj reciprokaj konfidoj, kaj paca kadro de la du bordoj. En la fermo de la forumo oni publikigis protokolon de la Unua Paca Forumo de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo.

 

    En la protokolo troviĝas dek konoj: la du bordoj de la Taiwan-a Markolo plu konsiliĝu kaj havu interkomprenon kaj akordon pri la nunaj duflankaj politikaj rilatoj; klarigu la econ kaj la pozicion de la rilatoj inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo, kiuj rilatas al la bazo kaj perspektivo de la paca disvolviĝo; disrompu la politikan glacion kaj aldonu novan viglecon por plibonigi la rilatojn inter la du bordoj; malpliigu frotojn kaj disvolvu kunlaborojn en la eksteraj aferoj por konservi kaj pliigi la ampleksajn interesojn de la popolanoj de la du bordoj; konsideru kontaktiĝon kaj interŝanĝon inter milita kampo de la du bordoj; puŝu kaj partoprenu pac-sisteman konstruado kun karakteroj de la du bordoj; prenu konkretajn rimedojn por antaŭenigi heredadon, novigon kaj disvolviĝon de la ĉina kulturo; certigu la pacan disvolviĝo de la rilatoj inter la du bordoj por la interesoj de la dubordaj popolanoj.

 

    Krome, la protokolo konfesas, ke pro malakordoj pri iuj aferoj oni daŭre diskutos pri sep enhavoj: kiel plibonigi la koncernajn leĝojn kaj regulojn pri la vizito de la du bordoj, kiel havi racian aranĝon pri la duflankaj politikaj rilatoj, kiel ordigi la rilatojn inter leĝoj kaj moralo kadre de unu Ĉinio kaj du bordoj, kiel kontentigi la postulon de Taiwan pli multe partopreni en internaciaj eventoj kaj solvi la problemon de la internacia politik-diferenco de Taiwan.

 

    La protokolo difinas, ke la dua forumo okazos en Taiwan en la jaro 2014.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments