El Popola Ĉinio>头条新闻>

Poŝtmarkoj por la 100-a datreveno de la naskiĝo de Xi Zhongxun

| 2013-10-16
Bookmark and Share


La poŝtmarka serio por la 100-a datreveno de la naskiĝo de Xi Zhongxun  

 

    La Ĉina Poŝto emisiis serion da poŝtmarkoj por celebri la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Xi Zhongxun en la 15-a de oktobro (la naskotago de Xi Zhongxun). La poŝtmarka serio havas 2 pecojn kun la totala sumo je 2,4 juanoj. La bildo de unu peco estas la foto de Xi Zhongxun antaŭ la loka revolucio gvidita de li en la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio, kaj tiu de la alia peco montras la figuron de Xi Zhongxun kiam li funkciis kiel sekretario de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

 

    La 2-an de aprilo de 1932 Xi Zhongxun, kune kun aliaj komunistoj, organizis lokan revolucion en Gansu, nordokcidenta provinco de Ĉinio. Tio vastigis la politikajn influojn de la Komunista Partio de Ĉinio en la nordokcidenta parto de Ĉinio.

 

    Xi Zhongxun estis elektita kiel la sektretario de la centra komitato en la 6-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de KPĈ okazinta en junio de 1981. En septembro de la sekva jaro li estis elektita kiel membro de la Politika Buroo kaj sekretario de la Sekretariejo de la Centra Komitato de KPĈ por respondeci kaj aranĝi la laborojn de la sekretariejo.

 

    La poŝtmarkoj prezentas la bravecon kaj stabilecon en la karakteroj de Xi Zhongxun per desegnado detala kaj esprimplena, ili havas la fonon en profund-bruna koloro kiu portas la fortan senton de la historio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments