Ĉefpaĝo

Plantetoj en mia solula vivo hejme

| 2013-10-16
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    Mi vivas sola en Pekino. Miaj edzino kaj filino, loĝas en Japanio. La vivo de solulo ofte estas senzorga sed foje soleca. Komence de mia restado ĉi tie, ekzemple en aprilo aŭ majo de la lasta jaro, mi ankoraŭ ne tiom bone adaptiĝis al la novaj vivo kaj laboro, eĉ kun miaj gekolegoj ankoraŭ ne bone konatiĝis. Pro tio mi fantaziis, kiel estus bone, se mi povus paroli kun birdoj, kiuj ja ne konas landlimojn. Nu, efektive tamen en mia ĉirkaŭaĵo en Pekino mi ne trovis multe da birdoj, kiujn mi konis en Tokio. Ekzemple, por mi estis tute nova birdospeco la pigoj, kiuj estas tre ofte videblaj ĉi tie.

 


Pigo ripozanta en la korto de nia laborejo 

 

    Birdoj krome ne estas alireblaj por mi. Homoj ne povas amikiĝi kun ili, ĉar ili tuj forflugas, kiam ni provas alproksimiĝi al ili. Miaj fidelaj legantoj jam scias, ke mi poste povis konatiĝi kun katoj kaj ke unu el ili, la aspekte kompatinda Povrina, eĉ ekloĝis en nia laborejo. Sed post ĉio ŝi ne estas mia hejma katino. Por tiel diri, ŝi apartenas al ĉiuj gekolegoj, kiuj donas al ŝi manĝi. Iom poste mia kolego Liu Sigong diris, ke li afablos aĉeti por mi katidon. Sed mi ne povis akcepti lian proponon, ĉar laŭ la lu-kontrakto mi ne rajtas havi bestojn en mia loĝejo, bedaŭrinde.

 

    Eĉ vizito de geko min ĝojigas

 

    Pro tiu ĉi hejma soleco mia, dum la somero de la lasta jaro mi ĝojis trovi eĉ gekon, kiu algluis sin al ĉefenestra kontraŭmoskita reto en mia loĝejo. Mi de tempo al tempo eĉ alparolis ĝin (horore, ĉu mi freneziĝis?). Tiom min ĝojigis ĝia ĉeesto ĉe la fenestro. Ĉi-jare, cetere, kiam la vetero denove fariĝis varma, mi revidis (eble) la samam reptilieton ĉe la kontraŭmoskita reto. Sed en tiu ĉi somero mi renkontis eĉ du plenkreskintajn kaj, unu etan kaj kredeble beban gekojn. La lasta enŝteliĝis en mian ĉambron kaj fuĝis de miaj manoj, kvankam mi nur intencis lasi ĝin eksteren. Espereble la eta vivulo mem trovis sian elirvojon kaj revenos en la venonta jaro!

 


Geko ĉe mia fenestro 

 

    Kompreneble ĉio ĉi tio ne signifas, ke ĉiu eta besteto aŭ insekto estas bonvena. Se mi trovas blaton, mi serĉas paperon, pantoflon aŭ ion similan por per batmortigi la insekton. Tiu ĉi insekto dank' al la centralizita hejtado en Pekino tute senprobleme travivas la ĉi-tiean severan vintron. Similaĵo validas al moskitoj, kiuj flugadas kaj turmentas min per la suĉado de mia sango ankaŭ en tagoj jam sufiĉe malvarmaj, kiam en Tokio ili devus esti formortintaj.

 

    Alveno de mento-potoj

 

    Se temas pri plantoj, mi delonge konsciiĝis, ke multe da ĉinoj ŝatas havi malgrandajn plantojn ankaŭ en sia oficejo. Eble mi estus devinta frue imiti ilin kaj havi plantojn hejme. Mi tamen ne estas speco de homo, kiu ĝis tiam povis bone prizorgi plantojn. Foje, ekzemple dum ni loĝis en Tokio, mia edzino sukcesis florigi amason da floroj en vere malgranda spaco, sed mi miaflanke pro la absoluta malzorgo sukcesis komplete ruinigi la tuton dum ŝia kelk-monata foresto.

 

    Malgraŭ tiu "traŭmato", en iu dimanĉo fine de junio hazarde mi vidis vendiston, kiu kutimas montri sin en iuj homplenaj stratanguloj kun sia ĉaro plena de diversaj plantoj por vendi ilin. Ĉu mi subkonscie bezonis ion por prizorgi hejme, mi ne scias. Inter la vendataj plantoj mi trovis menton, kies teon mi ŝatas trinki, kaj pro ia subita impulso aĉetis du malgrandajn florpotojn kun tiu vegetaĵo.

 


Floroj iam flegitaj de mia edzino en Tokio

 


Miaj mentopotoj 

 

    Mi ne volis ripeti la stultan malzorgon, kiu ruinigis la "ĝardeneton" de mia edzino. Do ĉiutage dufoje, matene kaj vespere mi donas duonglaseton da akvo al la potoj. Bonŝance, ke mia loĝejo frontas al la sudo kaj enlasas sufiĉe da sunradioj. Parte aŭ eble ĉefe dank' al tiu ĉi favora kondiĉo la herboj bone kreskis kaj en aŭgusto unu post alia etaj, blankaj floretoj ekfloris. Mi ĝojis trovi ilin sentante, ke ili estas kvazaŭ rekompenco pro mia konstanta akvumado.

 

    Sukcese evitita la fina velko

 

    En la posta duono de septembro mi trafis problemon, kiam mi devis vojaĝi aliloken ekster Pekino por kvin tagoj. Ve, mi denove ruinigos la plantojn, mi lamentis. Sed antaŭ la forveturo mi retumis serĉante informojn kion fari en tia okazo, kaj mi eksciis, ke mi absolute ne estas la sola homo kun tia problemo. Iuj rekomendis specialan akvumilon, kiu funkcias per elektro. Eble ankaŭ en Ĉinio aĉeteblas tia aparato, sed mi ne sciis kie. Do anstataŭe mi faris truetojn ĉe la kapo de plasta trinkaĵ-boleto kaj provis instali ĝin ĉe la potoj. Jen elektra akvumilo sen elektro! Bedaŭrinde tiu ĉi stultega ideo ne funkciis, ĉar simple la akvo tute ne elfluis el la truetoj.

 


Ĉu venos la fina velko malgraŭ tiaj floroj?  

 


"Genia" akvum- aŭ sav-sistemo... 

 

    Aliaj rekomendis pli simplan metodon. Plenigi sitelon per akvo, kaj trempi unu flankon de tuko en la akvon kaj meti alian flankon ĉe poto. La akvo sorbiĝas en la tukon kaj malrapide fluas en la poton ebligante la travivon de la planto. Kvazaŭ naturscienca eksperimento fare de stulteta element-lernejano, mi pensis.

 

    Sed la sistemo, malgraŭ ŝajna malstulteteco, bone funkciis. Kiam mi revenis hejmen post kvin tagoj, ankoraŭ restis duono da akvo en la sitelo kaj la du potoj estis bone akvumitaj. Hura! Ĉi-foje la fina velko estis sukcese evitita. Tiamaniere, la plantoj espereble povos longe akompani min. Oni diras, ke por homo estas bezonate havi iun aŭ ion por prizorgi. Mi havas la katinon Povrina en la laborejo, kaj la du potojn de mento en la hejmo. Ili certe kontribuas al mia psikologia stabileco en mia vivo por ke mi mem ne finvelku, ĉu?

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments