El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Ĉinio la Niĝeria Semajno

| 2013-10-17
Bookmark and Share


Dancas junaj niĝeriaj aktoroj por la spektantoj

 

    La 15-an de oktobro inaŭguriĝis la Niĝeria Semajno en Nankino, ĉefurbo de la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio. La programeroj de la kultura semajno ĉiuflanke eksponas Niĝeriajn kulturon kaj arton al la urbanoj per prezentado de aktoroj, ekspozicio pri artaĵoj kaj diskonigoj pri turismo.

 

    Edem Duke, ministro pri kulturo, turismo kaj ŝtat-gvidado de Niĝerio, ĉeestis al la inaŭguro kun sia delegacio de pli ol cent aktoroj. En sia salutparolo, li diris, ke la lando Niĝerio havas la historion longan kaj la kulturon brilan, li esperas ke la ĉina popolo pluapaŝe konos la landon tra la semajno. Li diris ankaŭ, ke Niĝerio okazigas interŝanĝadon kaj kunlaboradon kun Ĉinio kun la celo ke la niĝerianoj pli multe sciu la kulturojn de la aziaj landoj, inkluzive de Ĉinio, kaj tio pliigos reciprok-profitajn kunlaborojn kun la landoj en ĉiuj kampoj.

 

    En la inaŭguro la artistoj el Niĝerio prezentis afrik-stilajn dancojn kaj dramojn. Dum la semajno la okaziganto montras al la spektantoj la prezent-artojn (dancojn kaj dramojn), artaĵojn (skulptaĵojn el ligno kaj osto), originalajn pentraĵojn, specialajn bongustaĵojn kaj aliajn turismajn produktaĵojn per kuna prezentado fare de ĉinaj kaj niĝeriaj aktoroj.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments