El Popola Ĉinio>头条新闻>

Lernantoj de la Pekina Blindula Lernejo pasigis la Internacian Tagon de Blinduloj en la ĝardeno de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio

| 2013-10-17
Bookmark and Share


Blindaj lernantoj mane tuŝas konstruaĵon en la ĝardeno gvidate de sia instruisto. 

 


Blindaj lernantoj mane tuŝas eksponaĵojn.  

 

    La 15-a de oktobro estas la Internacia Tago de Blinduloj, alinome Tago de Blanka Sekura Bastono. En la jaro 1984 la Kongreso de la Membroj de la Monda Unio de Blinduloj difinis, ke la 15-a de oktobro de ĉiu jaro estas la Internacia Tago de Blinduloj. En la 15-a de oktobro de la kuranta jaro pli ol 400 instruistoj kaj lernantoj de la Pekina Blindula Lernejo faris praktikan agadon kun la temo "Dediĉu amon al blindaj infanoj por ke ili ĝuu senbaran ĝojon" en la ĝardeno de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio por ke la blindaj lernantoj spertu novan ŝanĝon ĉe si.

 

    "Instruistoj, jen resumo pri la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio, vi povas konigi ĝin al viaj lernantoj; jen estas himno de la ĝarden-ekspozicio, vi povas disaŭdigi ĝin en via lernejo..." Sub la gvidado de la tiea laboranto, pli ol 400 instruistoj kaj lernantoj eniris en la ĝardenon. Aŭdinte malsamajn voĉojn, la lernantoj ridis.

 

    Laŭ konigo de instruistoj de la Pekina Blindula Lernejo, krom tre malmultaj lernantoj, kiuj havas malbonan vidkapablon, plej parto de la lernantoj estas blinduloj. Kvankam la blindaj lernantoj ne povas vidi, tamen ili tuŝis eksponaĵojn per la manoj. Aliaj lernantoj, kiuj havas malbonan vidkapablon proksimiĝis al eksponaĵoj por bone vidi ilin.

 

    Vidinte senbarajn pasejojn en la ĝardeno kaj sentinte la entuziasman servon de volontuloj, instruistoj de la lernejo diris: "Tie la lernantoj spertis amon kaj akcepton. Tio ĉi donis al ili grandan kuraĝon."

 

    Viziti la Pekinan Internacian Ĝarden-Ekspozicion en la speciala tago estas agrabla sperto por la blindaj lernantoj. Ili malvolonte foriris de la ĝardeno kaj multaj lernantoj diris, ke ili refoje vizitos ĝin.

 

    La Monda Unio de Blinduloj estas internacia neregistara organizo. Ĝi fondiĝis en la jaro 1984 kaj iam havis la nomojn la Internacia Federacio de Blinduloj kaj la Monda Bonstatiga Asocio de Blinduloj. Ĝi celas por ke la tutmondaj blinduloj partoprenu en la socia vivo kun egalaj ŝanĉoj kaj rajtoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments