Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Socio> Vivo de Ĉinoj

Forstisto Zhu Jinbao: mi certe bone gardos la monton

| 2013-10-17
Bookmark and Share

de ZHAI YONGGUAN

 


Zhu Jinbao patrolanta sur la monto 

 

    Estas homoj, kiuj estas for de homamasoj kaj iris en malproksimajn montarojn. Ili prenas montojn kiel siajn najbarojn kaj arbojn kiel siajn akompanantojn kaj memvole laboras kiel forstistoj. La 26-an de aŭgusto mi sekvis la forstiston Zhu Jinbao en Ji-gubernio de Tianjin kaj notis lian laboron en la tago. 

 

    Ji-gubernio troviĝas en la montregiono en norda Tianjin. Ĝi estas la sola regiono en Tianjin kun vasta areo de sekundaraj arbaroj primitivaj kaj pro tio havas gravan rolon por preventado kaj regado de la sabloventoj al Pekino kaj al Tianjin. La monto Baxian sidas profunde en la montaro en norda Ji-gubernio. Ĝi estas vasta kun la areo de 53.6 kvadrataj kilometroj kaj ĝia 95% estas arbaroj. Tiu regiono riĉa je naturaj sekundaraj larĝafoliaj arbaroj estas malofte trovebla en la norda parto de Ĉinio. Ĝi plenumas diversajn, evidentajn ekologiajn funkciojn kiel konservado de akvofontoj, rezervado de specioj, konservo de akvo kaj tero, kaj reguligado de la klimato. La monto estas nomumita kiel ŝtatklasa natura rezervejo.

 

    Matene, je la 7-a horo kaj 10 minutoj, Zhu Jinbao komencis sian laboron post matenmanĝo. Tiu-tage estis lundo. Li devis kunporti manĝaĵojn kaj necesaĵojn por la vivo kaj iri al la montpinto Juxian de la montaro Baxian por tie deĵori la tutan semajnon.

 

    En lia dorsosako estis dekoj da grandaj platkukoj el faruno, tri melongenoj, kvin kukumoj, unu malgranda kukurbo kaj kelkaj tomatoj. Ili estis liaj manĝaĵoj por unu semajno.

 

    "Ĉu ili sufiĉos por via manĝado en unu semajno?" Mi demandis. Zhu respondis: "Sufiĉos! Se ili ne sufiĉus, mi havas atuton." Tion dirinte li elprenis el sia dorsosako unu paketon da peklaĵoj.

 

    Zhu Jinbao eklaboris kiel forstisto en la aĝo de 19 jaroj. Li laboradas en la malproksima monto por 24 jaroj. La ĉefa tasko de forstistoj estas gardi montojn kaj protekti arbarojn kontraŭ incendio. Ĉiu-jare Zhu pasigas pli ol duonan jaron sur la monto. Laŭ malpreciza kalkulo, la distanco, kiun li piediradis en la labortempo dum la pasintaj jaroj, egalas al tiu de 100-foja grimpado de la monto Qomolangma/Everesto.

 

    Je la 8-a horo, sekvante Zhu Jinbao mi venis al la piedo de la monto Baxian. Ni unue veturis per aŭto por 8 kilometroj. Post tio la aŭto ne povis daŭre veturi antaŭen pro la kruteco de la montvojo. Sekve de tio ni nur povis piediradi. "Por atingi la monton Juxian ni devas supreniri pli ol 2 500 ŝtupojn, kiu egalas al la alteco de 150-etaĝa domego," diris Zhu Jinbao. Kiam forstistoj alterne deĵoradas, ili devas porti aĵojn pezajn je pli ol 40 kilogramoj, kaj iafoje ili ankoraŭ devas porti aldone dekkelkajn kilogramojn da ekipaĵoj.

 

    Je la 9-a horo mi kaj Zhu Jinbao ekiris sur la montvojon. Ni transiris densan arbaron, grimpadis krutaĵojn kaj transiris klifojn. Post la irado de nur tre mallonga distanco mi sentis min jam laca. Zhu Jinbao diris, ke kiam li deĵoras, ĉiu-tage li devas iradi dekkelkajn kilometrojn. Dum la seka vintro, kiam pezas la kontraŭincendiaj laboroj, ĉiutage li eliras el sia surmonta loĝejo frumatene kaj revenas tien malfrue vespere. Antaŭe en multaj lokoj ne estis vojo sed nun formiĝis vojetoj inter montoj dank' al la irado de forstistoj dum dekoj da jaroj.

 

    Ne atinginte la duonon de la 2 500 ŝtupoj mi jam spiregis kaj ne povis marŝi kun li. En iuj krutaj lokoj ni eĉ ne povis halti. Zhu Jinbao diris, ke oni facile glitfalus malsupren, se oni ne estus tre atentema. Mi rimarkis, ke sur liaj kruroj estas kelkaj cikatroj kaj sur la maldekstra estas profunda cikatro. Zhu diris al mi, ke la cikatro estis kaŭzita pro tuŝiĝo kun roko, kaj la vundo profundiĝis ĝis la osto.

 

    Je la 12-a horo kaj 30 minutoj, post malfacila irado ni atingis la monitoran stacion sur la monto Juxian.

 


Zhu Jinbao manĝanta en sia ĉambro sur la montpinto  

 

    Simplaj kuiriloj kaj maldika vatita litkovrilo estas ĉio kion Zhu Jinbao havas por vivi sur la monto. En protokollibroj pri geologiaj katastrofoj kaj pri fajropreventado kaj arbarogardado estas notitaj liaj ĉiutagaj laboroj. Demetinte la dorsosakon Zhu Jinbao atenteme prenis iom da akvo el blanka sitelo kaj komencis prepari tagmanĝon. "Sur la montoj akvo estas pli valora ol oleo. Unu sitelo da oleo sufiĉas por mia uzo en duona jaro, sed 25 kilogramoj da akvo elĉerpiĝas post unu semajno," diris Zhu Jinbao. 

 

    Je la 1-a horo posttagmeze, post mallonga ripozo Zhu Jinbao komencis sian patroladon sur la monto. En la sudokcidenta parto de la monitora stacio estas testejo de incendioj, kien Zhu iros por kontroli kaj ripari la ekipaĵojn. La testejo ŝajne estas proksima al ni, sed por ni estis peniga la grimpado laŭ la monteĝo. Zhu Jinbao diris, ke unu el la ĉefaj taskoj de forstistoj estas monitori kaj regi incendiojn. Dum la pasintaj 24 jaroj li neniam preterlasis, prokrastis aŭ kaŝis la raportojn pri incendioj. Pli ol 40 protokollibroj registris grandajn kaj malgrandajn incendiojn, kiujn li trovis.

 

    Somere multaj turistoj vizitas la monton Baxian kaj sekve de tio multiĝas rubaĵoj, kiujn ili postlasas. Ĉiutage Zhu Jinbao devas trovi tempon por kolekti la rubaĵojn. Plej indigniga por li estas, ke tre malmultaj turistoj fumas en la arbaro. "Malgranda flamo povos kaŭzi grandan incendion kaj eĉ detrui la tutan arbaron, tial ke la forstistoj devas serioze ilin monitori por ĝustatempe trovi ilin kaj por redukti perdojn pro ili," diris Zhu Jinbao.

 

Zhu Jinbao radiokomunike kontaktiĝanta kun sia kolego

 

    Sur la monto Baxian laboras pli ol 30 forstistoj kiel Zhu Jinbao. Ili gardas la naturan trezoron tagon post tago kaj jaron post jaro. Ili atestas multiĝon de la vegetalaro kaj malmultiĝon de la sabloventegoj, pli kaj pli multe ekkonas la naturon, pli kaj pli profunde elkonas bestojn kaj plantojn, kaj pli kaj pli ekamas la monton. 

 

    "Mi nur estas ordinara forstisto. Mi naskiĝis sur la monto kaj tie kreskis. Mi certe bone gardos la monton kaj protektos ĝin ĝis tiam, kiam mi ne povos moviĝi. Mi estos enterigita sur la monton post mia morto," diris Zhu Jinbao.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments