Strofoj en la estonto
de Cindy Moon McKee
Karno kun ekrano ene.
Niaj nervoj pulsigas komputilojn.
"Ĉiu mortas," diras vermoj,
kiuj konas la fonton de la tero.
Sed plasto puŝas teron for.
Pluroble voĉa estas mi,
kredas mia dorlotbesto!
Soleco emeritiĝas
en nia parolepoko,
kiam haŭto telefonas!
Voĉoj el la haŭt-ekranoj:
Monda menso formorton verman vidas.
"Ni ne mortos," diras homoj
kiuj konas la nur karbonan fonton.
Humano puŝas homon for.
De posthomo ĝis humano
kiu ne bezonos teron.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
Komento
Gastlibro
No Comments