El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova estraro en la Akademio de Esperanto

| 2013-10-17
Bookmark and Share

    Profesoro Christer Kiselman el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.

 

    Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco.

 

    La nova estraro de AdE estas kvarpersona:

 

    Christer Kiselman, prezidanto

 

    Probal Dasgupta, vicprezidanto

 

    Brian Moon, vicprezidanto

 

    Renato Corsetti, sekretario

 

    Kiel direktoroj estis elektitaj:

 

    Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo

 

    Bertilo Wennergren, Gramatiko

 

    Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro

 

    Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj

 

    Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo

 

    Paul Gubbins, Literaturo

 

    Probal Dasgupta, Prononco

 

    Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE

 

    Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments