El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis sekuriga "trairejo" por migrobirdoj en Zhalong, Ĉinio

| 2013-10-18
Bookmark and Share


Ruĝvertaj gruoj ripozas en la rezervejo por daŭrigi sian migradon al la sudo.  

 

    Lastatempe la administra oficejo de la Ŝtata Naturrezervejo de Zhalong en la provinco Heilongjiang en nordorienta Ĉinio malfermis sekurigan "trairejon" por migrobirdoj, ĉar nun ĝuste estas la tempo por la migrobirdoj flugi al la suda parto de Ĉinio. En la rezervejo portempe amasiĝas multaj migrobirdoj por ripozi dum sia transmigrado al la sudo. Inter ili ofte vidiĝas ruĝvertaj gruoj, cignoj, ardeoj kaj aliaj raraj birdoj. Por gardi la birdojn, la laborantoj de la rezervejo speciale malfermis sekurigan "trairejon" per serioj da agoj ĝis kiam la birdoj forflugos.

 

    Oni povas vidi, ke en la rezervejo miloj da cignoj, blankaj gruoj, orientaj blankaj gruoj, sovaĝaj anasoj, ruĝbekaj mevoj kaj alispecaj birdoj libere aŭ flugas aŭ naĝas en la pitoreska naturo.

 

    Laŭ konigo de laborantoj, de la mezo de septembro ĝis la fino de oktobro miloj da migrobirdoj kolektive restos en la rezervejo. Laŭ scienca observado iliaj specoj superas 40. la migrobirdoj daŭrigos sian flugadon al sudo post ripozo kaj manĝado en la rezervejo.

 

    Por ke la migrobirdoj pli bone ripozu, la laborantoj okazigis la agojn ekde septembro, ili vizitis ĉirkaŭajn vilaĝojn, publikigis anoncojn, disdonis foliojn, pendigis sloganojn kaj tiel plu por propagandi pri protektado al la marĉejoj kaj la migrobirdoj, tio pluapaŝe plifortigis la konsciojn bird-aman kaj bird-gardan de la lokaj popolanoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments