El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj arabaj kuratoroj publikigis Pekinan Deklaron

| 2013-10-18
Bookmark and Share


La ĉeestantoj en la ferma ceremonio

 

    La 16an de oktobro en la Nacia Muzeo de Ĉinio fermiĝis la dutaga Ĉina-Araba Kuratora Forumo, kaj la ĉeestantoj publikigis la Pekinan Deklaron de Kuratoroj de Ĉinaj kaj Arabaj Naciaj Muzeoj.

 

    La deklaro diras, ke paco kaj disvolviĝo estas la du ĉefaj temoj de la nuna mondo, kulturaj interŝanĝoj kaj civilizaciaj dialogoj utilas por akceli interkompreniĝon kaj amikecon inter diversregionaj popoloj, kaj servas por realigi mondan pacon, stabilecon kaj disvolviĝon. Ĉina-arabaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj havas solidan historian kaj socian bazon. Sub la nova kompleksa internacia situacio, ĉina-arabaj kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj plu profundigos interkompreniĝon kaj amikecon, kaj havas gravan signifon en starigo de ĉina-arabaj novtipaj rilatoj de strategia kunlaboro. Ĉinaj kaj arabaj muzeoj estas grava platformo por duflankaj kulturaj interŝanĝoj kaj civilizaciaj dialogoj. La deklaro alvokas starigi kunlaborajn rilatojn inter ĉinaj kaj arabaj muzeoj, kaj starigi rutinan komunikan mekanismon por daŭre puŝi interŝanĝon kaj kunlaboron inter la ĉinaj kaj arabaj muzeoj.

 

    La forumo estas okazigita de la Ĉina Kultura Ministerio. Kuratoroj aŭ reprezentantoj de naciaj muzeoj el Ĉinio kaj 13 landoj de la Araba Ligo profunde interŝanĝis pri internaj kaj eksteraj politikoj, disvolva stato kaj sukcesaj spertoj de la muzea afero.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments