Vivo kaj ...
de Lenke Szász
Vivo
Atendi panjon,
ŝian revenon hejmen –
Atendi la Kristnaskon,
la donacojn –
Atendi la komencon
de lernejo –
Atendi la finon
de la lernojaro –
Atendi la unuan rendevuon,
atendi la edziniĝon,
atendi la unuan infanon,
atendi la unuan nepon –
Atendi la pensiiĝon –
atendi la kuraciston –
atendi la pastron –
atendi la finon -
Aŭtuno
Ĉiel' malhela,
kamparo en nebulo –
lumas flava flor'.
Bruna folio
Bruna folio
morta surtere kuŝas –
priploras prujno.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
Komento
Gastlibro
No Comments