El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urbestro de Londono spertis metroon en Pekino

| 2013-10-18
Bookmark and Share


Boris Johnson (la 1-a de dekstre) en la metroo de la linio n-ro unu en Pekino  

 

    La 15-an de oktobro Boris Johnson, urbestro de Londono, prenis la metroon de la linio n-ro unu en Pekino. Boris Johnson estas fame konata en la politika rondo de Britio pro siaj malkaŝeco kaj akomodiĝeco. Tiu-tage Boris Johnson, kiu faras viziton en Ĉinio gvidante delegacion de ekonomio kaj komerco, venis al la haltejo Xidan kaj spertis la metroon de la linio n-ro unu.

 

    Je sia apero Boris Johnson kun blondaj haroj tuj altiris al si la okulojn de pasaĝeroj en la metroo.

 

    Boris Johnson diris: "Antaŭ tre longe mi volis sperti la metroon en Pekino. Kiam mi vizitis Pekinon en la jaroj 2006 kaj 2008, mi ne havis ŝancon preni tiun trafikilon."

 

    Tion dirinte, li levis sian kapon kaj rigardis la ĉikaŭaĵojn en la metroo. Li laŭdis angle: "bonege! tre pura!" Li demandis raportiston: "Kiom kostas la bileto?" Aŭdinte la respondon "du juanojn por la tuta distanco" li tuj diris: "Vere estas tre malmulte kosta."

 

    Je la 15-a horo kaj 40 minutoj en la vagono jam estas multaj homoj, kvankam en la haltejo estas malmultaj atendantoj. Ĵus enirinte en la vagonon, Boris Johnson estis rekonita de kelkaj pasaĝeroj. Li diris kun maltrankvileco, ĉu li ilin timigis.

 

    En la vagono Boris Johnson demandis rilatan respondeculon pri stato de la metroo. Kiam li sciis, ke la metroo de la linio n-ro unu estis konstruita en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, li diris: "Estas vere mireginda."

 

    Lia spertado en la metroo finiĝis en la haltejo Gongzhufen. Kiam oni demandis lin pri lia sento pri la metroo de Pekino, li multe laŭdis ĝin. Li diris: "La metroo estas pura kaj bonorda, kaj ĝi bone funkcias. Tamen en la vagono estas relative multaj pasaĝeroj. Nun ne estas en pintaj horoj, tamen la homfluoj preskaŭ estas same grandaj kiel tiuj en la metroo de Londono en la pintaj horoj."

 

    Sperti metroon en Pekino estas parto de lia 6-taga vizito en Ĉinio. Lia ĉi-foja vizito al Ĉinio celas allogi al Londono pli multe da investoj kaj plue konigi al ĉinoj turismon kaj edukon de Londono.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments