El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

"Malfermi vojojn por kultura kunlaborado per Esperanto"

| 2013-10-18
Bookmark and Share

    EPĈ rigardas al la mondo kaj de la mondo atendas sugestojn, ideojn por daŭre kune krei internacie tiun apartan etoson, tiom valora al ni Esperantistoj. La amaskomunikiloj ludas en tiu ĉi procezo gravan rolon kiel unuopaj platformoj el kiuj estas dissenditaj novaĵoj, intervjuojn kaj proponojn por projektoj. Krei ligilon inter la malsamaj gazetoj, revuoj kaj retejoj tra Esperantujo povas certe helpi realigi pli fortan ilon de esprimo, en kaj ekster al nia komunumo. La avantaĵoj estas antaŭvideblaj.

 

    Tiu tasko povas komenci per ŝanĝo de artikoloj kaj daŭri per kunaj projektoj eldonaj aŭ kulturaj.

 

    EPĈ jam komencis tian kunlaboradon kun Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it), oficiala informservo de la Itala Esperanto Federacio, kiu akceptis la inviton de EPĈ daŭre kunlabori en tiu ĉi perspektivo. La pordoj estas ĉiam malfermitaj.

 

    Bonvenon al ĉiuj!

 

(Pietro Fiocchi)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments