El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

La Akademio de Esperanto estas je servo de la komunumo

| 2013-10-18
Bookmark and Share

 

de Renato Corsetti

 

    Finiĝis lastatempe la elektoj de la estraranoj kaj direktoroj de la Akademio de Esperanto, lingva instanco, kiu de la jaro 1905-a estas je la servo de la komunumo de la parolantoj de Esperanto pri lingvaj aferoj. Laŭ sia statuto: "La Akademio de Esperanto -- mallonge indikota per la vorto Akademio -- estas sendependa lingva institucio, kies tasko estas konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon."

 

    Kaj laŭ la artikolo 2-a pri la taskoj: "La Akademio esploras ĉiajn lingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton. Ĝi verkas vortaron de Esperanto kun difinoj en Esperanto. Ĝi verkas teknikajn terminarojn, aŭ kontrolas kaj aprobas tiajn terminarojn, verkitajn de aliaj aŭtoroj. Ĝi revizias aperintajn verkojn kaj kritikas ilin el lingva vidpunkto. Ĝi povas doni premiojn al la aŭtoroj de la plej bonaj aperintaj verkoj."

 

    Ne ĉiuj taskoj estas samnivele plenumitaj, sed la plej granda parto jes. Ĉiuokaze por reveni al la elektoj, nun estis elektitaj Christer Kiselman, kiel prezidanto, Probal Dasgupta, kiel vicprezidanto, Brian Moon, kiel vicprezidanto kaj Renato Corsetti, kiel sekretario. Kaj estis elektitaj ankaŭ la jenaj direktoroj de la Sekcioj aŭ Komisionoj notitaj apud ili: Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo, Bertilo Wennergren, Gramatiko, Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro, Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj, Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo, Paul Gubbins, Literaturo, Probal Dasgupta, Prononco, Carlo Minnaja, Komisiono pri Historio de AdE kaj Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj.

 

    La celoj de la unuopaj sekcioj kaj komisionoj estas ĝenerale klaraj el la nomoj mem. Meritas eble apartan komenton la Lingva Konsultejo.

 

    La Akademio de Esperanto en 1999-a starigis sekcion Lingva Konsultejo. Ĉiu Esperanto-uzanto povas turni sin al la Lingva Konsultejo kun difinitaj lingvaj demandoj por ricevi konsilon aŭ rekomendon. Demandojn pri vortfarado (novaj nocioj, terminoj) la Lingva Konsultejo povas respondi relative rapide; komplikaj gramatikaj problemoj kutime postulas pli longan tempon. La respondoj ne estas decidoj de la Akademio de Esperanto, sed rekomendoj de la Lingva Konsultejo; tamen la Akademio esperas, ke utilas tiu ĉi rapida servo, pri kies manko oni ofte plendis. La Lingva Konsultejo ekde Decembro 2011 publikigas elektitajn respondojn. Kiel demandi la Lingvan Konsultejon? Oni povas uzi la demandoformularon (preferinde) en la paĝo http://akademio-de-esperanto.org/konsultejo/index.html aŭ sendi retpoŝton al konsultejo@akademio-de-esperanto.org konsultejo@akademio-de-esperanto.org aŭ sendi leteron al la direktoro de la Lingva Konsultejo: Alexander Shlafer, 1017 Northoak Dr, Walnut Creek, CA 94598, Usono.

 

    Klare formulu la demandojn, kaj demandu konkrete. Bonvolu indiki ĉe urĝaj demandoj, ĝis kiam vi esperas ricevi respondon. Rapidan respondon ni povas garantii nur al demandintoj, kiuj indikis sian ret-adreson. La sekcio petas nepre ne sendi bagatelajn demandojn, kiujn povas respondi ĉiu sperta esperantisto serĉante en vortaroj kaj aliaj konsult-libroj.

 

(el Disvastigo)

 

Redaktoro: Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments