El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plene konstruiĝis la ĉina-birma naturgasa dukto

| 2013-10-21
Bookmark and Share


Laborantoj en la inspektado de la dukto 

 

    La 20-an de oktobro plene konstruiĝis la ĉina-birma naturgasa dukto, kiu estis kune fabrikita de Birmo, Ĉinio, Sud-Koreio kaj Barato en la pasintaj 3 jaroj. Laŭplane, ĉiujare estos transportita naturgaso je 12 bilionoj da kubmetroj, de tio profitas multaj popolanoj de Ĉinio kaj Birmo.

 

     La naturgasa dukto, kun la totala longeco de 7 676 kilometroj, komencas de la haveno Kyaukpyu de Birmo, iras tra la provincoj Yunnan kaj Guizhou, la urbo Chongqing kaj finas en Guigang de la Guangxi-a Ĝŭang-Nacia Aŭtonoma Regiono en sudokcidenta Ĉinio. La konstruado en kiu partoprenis pli ol 35 mil homoj el Birmo, Sud-Koreio, Barato kaj Ĉinio, daŭris 3 jarojn.

 

    La dukto povas ligi la sistemon de la naturgasa transportado de la okcidento al la oriento, kaj sekve de tio formiĝis en Ĉinio la reto de la naturgasa dukto.

 

    Birmo gajnos ne nur 7.4% de la tuta profito, sed ankaŭ oleon de 2 milionoj da tunoj kaj gason de 20 mil bilionoj da kubmetroj por disvolvi la petrol-kemian industrion en Birmo. Ĝi konstruos ankaŭ rafinejon, kiu povas produkti 3.5 milionojn da oleo, kontentiganta la bezonon de oleo en la tuta lando kaj ebliganta la eksporton de oleo.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments