El Popola Ĉinio>头条新闻>

27 paroj da novgeedzoj partoprenis en kolektiva nupto en la ĝardeno de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio

| 2013-10-21
Bookmark and Share


27 paroj da novgeedzoj en la nupto 

 


Novgeedzoj transiras la pordon faritan el koloraj balonoj. 

 


Novgeedzoj prenas mediprotektan veturilon por eniri en la kunvenejon de la nupto.  

 

    Matene de la 19-a de oktobro 27 paroj da gejunuloj, kiuj laboras kaj vivas en Pekino, partoprenis en kolektiva nupto sur la placo norde de la monto Yingshan en la ĝardeno de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio. La nupto kun la temo "Ami unu la alian en Pekino kaj selene promesi reciprokan amon en la ĝardeno de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio" estis kune aranĝita de la Pekina Junulara Federacio, Funkciiga Centro de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio kaj aliaj organizoj.

 

    Je la 10-a horo kaj 58 minutoj la nupto oficiale komenciĝis. Akompanate de Yuanyuan, talismano de la ĝarden-ekspozicio, la 27 paroj da novgeedzoj eniris en la kunvenejon de la nutpo. Post okazo de kvar programeroj -- "Rikoltu vian amon", Kriu pri via amo", "Prezentu vian amon" kaj "Ĉirkaŭbrakumu vian amaton" la etoso de la nupto atingis la altan tajdon. La novgeedzoj man-en-mane faris la ĵur-promeson pri la amo: ili estos lojalaj al la amo, reciproke amos unu al la alia, kune ĝuos la ĝojon kaj dividos la malĝojon, komune prosperigos la vivon, eksplikos la veran signifon de la geedza vivo per lojaleco al la amo kaj per respondeco al la familio. Krom tio la novgeedzoj laŭlegis la skribitan proponon pri verda publikbona nupto kaj akceptis benojn de estroj el rilataj organizantoj kaj de la vizitantoj.

 

    Laŭ konigo la 27 paroj da novgeedzoj plejparte naskiĝis post 1980-aj jaroj. Ili okupiĝas pri media higieno, trafikado, konstruado, medicino, edukado kaj pri publika intereso. Ili havis siajn proprajn rakontojn pri la amo. Inter ili estas amantoj el nacimalplimultoj, studentaj kadroj en la kamparo kaj gejunuloj, kiuj amas la literaturon kaj la arton.

 

    La simila kaj solena nupto estas plena je modaj elementoj kaj kulturaj enhavoj. La simplaj programeroj en la nupto montris la nuptan kulturon ŝpareman kaj romantikan, kaj la mediprotekta kaj verda ideo pri nupto kreis apartan ĝojigan etoson. Dum la nupto, la organiza komitato de la ĝarden-ekspozicio donacis en la nomo de la Pekina Internacia Ĝarden-Ekspozicio al la novgeedzoj semojn, kiuj simbolas amon. La semoj de sunfloroj, zinioj, kampanuloj kaj aliaj ĝardenaj plantoj, kiuj portas atendon de la novgeedzoj al la amo, estos semitaj kaj kulturitaj kaj fruktos. La novgeedzoj transigis verdan kaj publikbonan benojn per siaj propraj agadoj kaj kune pentris harmonian kaj belan pentraĵon pri la vivo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments