El Popola Ĉinio>头条新闻>

Japanio funebris pri ĉinaj laborantoj

| 2013-10-22
Bookmark and Share

 

Prezento de floroj al la monumento  

 

    En la jaro 1944, 360 ĉinaj laborantoj estis kaptitaj al Japanio dum la 2-a Mondmilito por konstrui hidroelektran centralon, kaj 29 el ili mortis de tro multe da laboro aŭ eksplodo de atombombo. La 19-an de oktobro, 23 familianoj de ĉinaj laborantoj vizitis la monumenton, kiu estis konstruita por memori tiujn laborantojn en la jaro 2010.

 

    Koncernaj cent homoj ĉeestis la ceremonion por funebri pri tiuj laborantoj. Reprezentanto de la familianoj diris, ke oni kunvenas por protekti la sekvan generacion kontraŭ milito.

 

    En la jaro 2007, ĉinaj laborantoj kaj siaj familianoj faris proceson kontraŭ japana kompanio de la hidroelektra centralo, kiu malvenkis kaj pagis kompensan monon por repaciĝo.

 

    Japana socia helpgrupo uzis tiun monon por inviti 153 familianojn de la laborantoj viziti al Japanio. Estis la lasta fojo por akcepti ilin, sed la funebra ceremonio okazos.

 

    Laŭ membro de la helpgrupo, kvankam la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio havas malfacilon pro la insulo Diaoyu kaj aliaj historiaj problemoj, tamen interŝanĝaj aktivadoj kiel tiu ĉi funebra ceremonio estas ligiloj de la dulandaj interrilatoj, kiuj iros al la amikeco.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments