El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio eksportis busojn al Venezuelo

| 2013-10-22
Bookmark and Share

Aŭtobusoj YUTONG ĉe la kajo de Lianyungang transportotaj al Venezuelo

 

    La 20an de oktobro en la kajo de Lianyungang, Ĉinio, 307 aŭtobusoj kun la marko YUTONG estis transportotaj al Venezuelo.

 

    Kiel la unua marko de aŭtobuso en Ĉinio, ekde la jaro 2010, la aŭtobuso YUTONG el la Zhengzhou-a Yutong-aŭtobusa Limigita Kompanio ricevis en sinsekvaj kelkaj jaroj premiojn por la plej bona aŭtobuso-fabrikisto, la plej bona novigo, la plej sekura aŭtobuso kaj la plej bona aŭtobuso el la Busmonda Alianco, kaj estis honorita per "konata marko de Ĉinio" kaj "fama ĉina marko".

 

    Laŭ informoj, YUTONG iris en la venezuelan merkaton unue en la jaro 2005, kaj nun ĝi okupas 90% de la ĉinaj aŭtobusoj en la venezuela merkato. Troviĝas en Venezuelo kvin servejoj kaj unu ekipaĵ-centro, kiuj formis la servan reton en 200-kilometra radiuso. Ĝi estas la ununura marko el la ĉinaj aŭtobusoj, kiu havas riparejojn, ekipaĵ-konservejon kaj servejojn, kaj povas komplete kontentigi la postulon de servo de la aŭtobuso YUTONG en Venezuelo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments