El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 1-a Ŝanhaja Arta Festivalo de Kaligrafaĵoj inaŭguriĝis en Songjiang

| 2013-10-22
Bookmark and Share

La kaligrafia verko de Ban Ki-moon

 

    La 19-an de oktobro la 1-a Ŝanhaja Arta Festivalo de Kaligrafaĵoj inaŭguriĝis en la "ĉina kaligrafia urbo Songjiang" en Ŝanhajo de Ĉinio. La festivalo estas unu el la gravaj aranĝoj de la 15-a Ĉina Internacia Ŝanhaja Arta Festivalo. En la Belarta Muzeo de Songjiang, kie okazis la inaŭguro de la festivalo, okazis "Ekspozicio de Kaligrafaĵoj Verkitaj de Oficistoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj de Ĉinaj Diplomatoj", kiu altiris al si amason da vizitantoj.

 

    "La Ekspozicio de Kaligrafaĵoj Verkitaj de Oficistoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de Ĉinaj Diplomatoj" estas la ekspozicio plej altiranta dum la festivalo. La ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon, kiu tre interesiĝas pri la ĉina kaligrafio, partoprenis en la ekspozicio per la verkaĵo "厚 德 载 物" kun la signifo -- la homoj, kiuj havas noblan virton, povos preni sur sin gravajn taskojn. Dum la ekspozicio estas eksponataj pli ol 40 kaligrafaĵoj verkitaj de aliaj oficistoj de UN el Usono, Bolivio, Britio, Egiptio kaj Kanado, kaj de Yang Jiechi, ŝtata konsilanto de Ĉinio, Qiu Xiaoqi, vicprezidanto de la Kaligrafia kaj Pentra Asocio de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, kaj de aliaj ĉinaj diplomatoj.

 

    Dum la lasta jaro la organiza komitato de la arta festivalo de kaligrafaĵoj rivevis ĉirkaŭ 30 mil kaligrafaĵojn por eksponi. Post juĝado oni elektis pli ol 3 mil. La komitato ricevis ankaŭ ĉirkaŭ 300 tezojn pri kaligrafio kaj elektis el ili pli ol 50 por diskuti kaj interŝanĝi. En la venonta pli ol unu monato la organiza komitato de la arta festivalo de kaligrafaĵoj okazigos 25 grandajn aranĝojn, kiuj estos senpage malfermitaj al la publiko. Laŭ konigo, la organiza komitato eldonos kolektojn de serio da kaligrafiaj verkoj kaj tiujn de tezoj. Zhang Hai, prezidanto de la Ĉina Asocio de Kaligrafoj kaj direktoro de la organiza komitato de la Ŝanhaja Arta Festivalo de Kaligrafaĵoj, diris en la inaŭgura ceremonio de la festivalo, ke la arta festivalo de kaligrafaĵoj estas grava portanto por ke la ŝanhaja kaligrafio vizaĝu al la tuta lando kaj al la mondo. Li diris: "La arta festivalo ne nur grandigis radio-amplekson de la ĉinaj kaligrafaĵoj, sed ankaŭ fariĝos grava fenestro por ke la mondo konu la ĉinan kaligrafion kaj ŝanhaj-stilan arton. Ĝi ludos nesubtakseblan rolon por levi pozicion de la ŝanhajaj kaligrafaĵoj kaj antaŭenpuŝi disvolviĝon de la kaligrafia arto."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments