El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Kongreso de Lernemaj Urboj de Unesko

| 2013-10-23
Bookmark and Share


En la kunvenejo de la kongreso  

 

    La 21-an de oktobro inaŭguriĝis en Pekino la Internacia Kongreso de Lernemaj Urboj organizita de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de la Unuiĝintaj Nacioj (Unesko). Liu Yandong, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, ĉeestis ĝian inaŭguron kaj faris parolon.

 

    En sia parolo Liu Yandong esprimis sian gratulon al la kongreso. Ŝi diris, ke la ĉi-foja kongreso kun la ĉeftemo "La tuta popolo lernu dum la tuta vivo: toleremo, prospero kaj daŭrigebla disvolvo de urboj" havas gravan signifon por antaŭenpuŝi la justecon, akceli la harmonion de la socio, pliigi la feliĉon de la popolo kaj krei la belan estontecon. La ĉina registaro donas grandan atenton al la lernado de la popolo kaj al la lernado dum la tuta vivo, prenas konstruadon de lernemaj urboj kiel gravan enhavon por realigi la "Revon de Ĉinio", atentas la striktan kunligadon de lernado kun la ekonomia disvolvo, socia progreso, speciale kun la procezo de novtipa urbanizado, antaŭenpuŝas aperon de lernemaj organizoj, akcelas akordigan disvolviĝon de la edukado diploma kaj nediploma, profesia kaj ordinara, la edukado antaŭ- kaj postlaborada, kreis edukadon en loĝkvartaloj kaj trejnadon industrian kaj entreprenan, surlinian lernadon, malfermitan edukadon, longdistancan edukadon kaj aliajn platformojn pri la publika servo, kaj penadas por ke la urboj fariĝu lernejoj sen ĉirkaŭmuroj kaj por ke la lernado dum la tuta vivo fariĝu menstato kaj vivmaniero de la tuta popolo.

 

    Liu Yandong proponas, ke diversaj landoj devas persisti en preno de la popolo kiel la plej gravan, plenumi bezonon de malsamaj homgrupoj en urboj por lernado, konstrui lerneman socion, en kiu ĉiuj homoj lernas kaj lernas en ĉiu loko kaj en ĉiu tempo; stimuli latentan kapablon pri kreado, akceli akordan disvolviĝon de ekonomio, politiko, kulturo, socio kaj ekologia civilizacio de urboj, krei etoson por lernado, realigi toleremon kaj harmonion de urboj, akceli interŝanĝojn, komunikadon, komprenon, reciprokan fidon kaj identigon de kulturoj inter malsamaj kulturoj, nacioj kaj tavoloj; fortigi internaciajn kunlaborojn, antaŭenpuŝi reciprokajn interŝanĝojn kaj lernadon kaj plue perfektigi la koncepton pri konstruado de lernemaj urboj. La ĉina registaro daŭre subtenos kiel ĉiam la laboron de Unesko, interŝanĝos, dividos kaj tiros la sukcesajn spertojn de diversaj landoj, helpos disvolviĝantajn landojn konstrui lernemajn urbojn kaj kontribuos siajn saĝon kaj forton al la internacia socio.

 

    Irina Bokova, ĝenerala direktoro de Unesko, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. La kongreson ĉeestis entute pli ol 500 reprezentantoj el 102 membrolandoj de Unesko.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments