El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en UN foto-ekspozicio pri la homaj rajtoj en Ĉinio

| 2013-10-23
Bookmark and Share


En la inaŭguro de la foto-ekspozicio pri homaj rajtoj en Ĉinio

 


En la ekpoziciejo pri homaj rajtoj en Ĉinio  

 

    La 21-an de oktobro, antaŭ kiam Ĉinio akceptos la 2-an rondan ekzamenon pri la Homrajta Konsilio de UN, la informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio okazigis en Ĝenevo foto-ekspozicion pri la homaj rajtoj en Ĉinio.

 

    Wu Hailong, ĉina reprezentanto kaj ambasadoro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, parolis en la inaŭguro, ke estas grava principo de la ĉina registaro por respekti kaj protekti la homajn rajtojn. Ĉinio nepre kombinas homajn rajtojn kun la nuna situacio en Ĉinio por antaŭenpuŝi la aktivadon de la homaj rajtoj. De post kiam fondiĝis la nova Ĉinio en la jaro 1949, speciale de post la jaro 1978, kiam funkciis la politiko pri pord-malfermo kaj reformado, Ĉinio atingas grandan sukceson en la rilataj kampoj. Kun rapida kresko de la ekonomio, daŭra progreso de la socio, plibona leĝo por protekti la homajn rajtojn, ĉinoj havas plibonan vivnivelon kaj akiras laŭleĝajn politikajn rajtojn kaj liberecon.

 

    La ekspozicio konsistis el du partoj, kiaj leĝoj kaj sistemoj, sukcesoj kaj rimedoj por protekti la homajn rajtojn. Tio prezentas klopodon de Ĉinio por kunigi la spiriton de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj la nunan situacion de Ĉinio, kaj ankaŭ ĝian aktivan kontribuon por komuniki kaj kunlabori kun la internacia socio por juste, objektive kaj neelekte trakti la problemojn pri la homaj rajtoj.

 

    De la 21-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro okazas en Ĝenevo la 17-a kunveno de la Universala Perioda Revizio de UN pri la homaj rajtoj, kie oni ekzamenos la situacion de la homaj rajtoj en 15 landoj, inkluzive de Saŭda Arabio, Senegalo, Ĉinio kaj Niĝerio.

 

    La Universala Perioda Revizio de UN pri la homaj rajtoj startis en la jaro 2007, laŭ kiu UN ĉiuj kvar jaroj ekzamenas la situacion de la homaj rajtoj en la landoj de la tuta mondo. En la jaro 2009, Ĉinio akceptis la unuan ekzamenon de UN pri la menciitaj aferoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments