Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Naturo kaj Mediprotektado> Mediprotektado

Orharaj simioj en Yunnan de Ĉinio

| 2013-10-24
Bookmark and Share

de SHI XIAOXUAN

 

    Orharaj simioj en la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio estas sovaĝaj bestoj raraj en la mondo kaj unikaj en Ĉinio. Same kiel grandaj pandoj, ili estas ŝtatnivele protektataj animaloj. Ili vivas ĉefe en la mallarĝa zono kun areo de 20 mil kvadrataj kilometroj en la montaro Yunling inter la provinco Yunnan kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono. En ilia vivejo kun altitudo de 3 mil ĝis 4.7 mil metroj prosperas arbaroj de abioj, piceoj, kverkoj kaj rododendroj. Do, krom homoj, la orharaj simioj en Yunnan estas primatoj, kiuj vivas en la loko kun la plej alta altitudo.

 

    En la jaro 1999 talismano de la Kunming-a Internacia Hortikultura Ekspozicio estis la orhara simio de la neĝkovrita monto Blanka Ĉevalo. De post tiam ne nur orhara simio de Yunnan fariĝis stela animalo internacie, sed ankaǔ la neĝkovrita monto Blanka Ĉevalo estas vaste konata en la tuta mondo. Eĉ gravaj politikistoj, inkl. de usona ŝtata asistanta sekretario s-ino Claudia A. McMurray, venis el tre malproksimaj lokoj por propraokule vidi la monton Blanka Ĉevalo.

 


Orhara simio de Yunnan  

 

    En la lastaj jaroj orharaj simioj de Yunnan proksimiĝas iom post iom al la homaro, dank' al restaǔro de la ekologio kaj perfektiĝo de rilataj leĝoj, kaj ankaǔ pro altiĝo de la koncepto de la homaro pri protektado al animaloj kaj gardado de pli ol 20 protektantoj de la arbaro tage kaj nokte.

 

    10 jarojn antaǔe, simioj ĵetis ŝtonojn al mi, kiam mi fotis ilin fore de 300 metroj

 

    En la jaro 2003, mi unuafoje vidis orharajn simiojn en primitiva arbaro de Diqing. Tiu ĉi renkontiĝo kun ili donis al mi profundan impreson.

 


Dum fotado de orharaj simioj antaǔ 10 jaroj  

 

    Por ilin foti, mi kaŝis min inter velkiĝintaj herboj kaj silente kuŝis sur humida grundo dum pli ol kvar horoj, kaj finfine, mi aǔdis apartajn kriojn de orharaj simioj. Mi ĵetis miajn rigardojn al la loko, de kie venis iliaj krioj, kaj vidis ke grupo de pli ol 20 orharaj simioj brue saltadis de arbo al arbo preter mi. Post saltado je pli ol kelkdek metroj, ili haltis sur granda arbo. 

 

    Post plurfoja provado, mi ne sukcesis fari kontentigajn fotojn. Do, mi malrapide stariĝis el la velkintaj herboj kaj proksimiĝis al la simioj. Kvankam mi tre tre atenteme min movis por fari neniun bruon, tamen mi estis rimarkita de la simioj pro la malforta brueto okazinta dum premado de la obturatoro je ĉ. 300 metroj for de ili. La simireĝo kun laǔta krio gvidis ĉiujn siajn subulojn salte fuĝi al la supro de la monto. Mi haste ilin sekvis prenante mian foto-aparaton. Post kurado de ĉ. 100 metroj, du plenkreskantaj simioj saltis de arbo sur la teron. Mi pensis en mi ke venos okazo por ilin foti, sed ne atendite, neforgesebla aventuro min atendis antaǔ mi.

 

    La du simioj venis al amaso de ŝtonoj kaj kunlabore malsupren puŝis de sur la monto ŝtonon en grandeco de basketbalo. Mi haste min ĵeti flanken por ĝin eviti, sed ili foje refoje ripetis la agadon. Post puŝado de kvar aǔ kvin grandaj ŝtonoj malsupren, la du simioj vidis, ke mi ne plu aǔdacis iri antaǔen, ili kuris al la supro de la monto.

 

    Poste, mi informiĝis de laborantoj en la protekta stacio ĉe la piedo de la monto, ke plenkreskanta simio povas pezi je 40 kilogramoj. Unu sola homo probable ne estas rivalo de du plenkreskantaj viraj simioj, kiuj havas dentegojn.

 

    10 jarojn poste, simioj senĝene manĝas kiam oni ilin fotas tre proksime

 


10 jarojn poste oni povas foti orharan simion tute proksime.  

 

    Nuntempe, estas ne plu tiel malfacile kaj danĝere rigardi orharajn simiojn de Yunnan. En la ŝtata parko de orharaj simioj en la urbo Weixita, la vizitantoj povas intime kontaktiĝi kun tiuj animaloj. Post bredado kaj protektado en kelkaj jaroj, tiuj simioj vivas sur la monto najbare de la protekta stacio. Ĉiumatene ili descendas de la monto por serĉi manĝaĵojn kaj surmontiĝas kiam la suno subiĝas. Intertempe, ili estas protektataj de la rondirantaj laborantoj de la naturrezervejo. 

 


Homoj povas kontaktiĝi kun orharaj simioj en paco.

 

    Hodiaǔ pli ol 200 orharaj simioj povas intime kontaktiĝi kun homoj. Iuj el ili sidas sur branĉoj de arboj, aliaj viglas surtere por serĉi manĝaĵojn. Mi grimpis sur monteton kun alteco de 10 metroj kaj malrapide proksimiĝis al ili. Vidinte min, ili ne volis foriri, kaj daǔre manĝis, kvazaǔ mi ne ekzistas. Do, mi povis sate foti ilin. 

 

    La vivkutimo de orharaj simioj de Yunnan

 


La familio el 3 membroj  

 

    La orharaj simioj de Yunnan estas socie gregemaj. Ili emas vivi kune, sed estas relative sendependaj familioj, kiuj praktikas poligamion. La familio konsistas ĝenerale el unu potenca maskla simio, pluraj inaj simioj kaj iliaj idoj en la aĝoj de malpli ol tri jaroj. La maskla simio funkcias kiel gvidanto de la familio kaj portas sur si grandan respondecon por siaj inaj simioj kaj idoj. 

 

    Orharaj simioj de Yunnan vivas la vivon laǔ la fiksita regulo kaj strikte observas la horaron. Je la tagiĝo ili vekiĝas kaj dormiĝas je la falo de la nokta mallumo. La unua afero, kiun ili faras post la vekiĝo je la sesa aŭ la sepa horo ĉiumatene estas kolektiva manĝado kaj la dua kolektiva manĝado por ili okazas antaŭ ol iri dormi. Por viraj simioj la nutrada tempo estas duoble pli longa ol tiu de la inaj, ĉar la antaǔaj estas grandaj primatoj, la plej grandaj el ili havas la korpo-pezon je ĉ. 40 kilogramoj. Orharaj simioj de Yunnan havas kutimon neskueblan, t. e. siesti ĉ. du horojn ĉiutage post la 12a horo, tio mirigas multajn fakulojn. La orharaj simioj de Yunnan tranoktas nepre en arbaro de picea-abioj. Sep aǔ ok simioj grupe dormas sur arbo, ĉirkaǔbrakumante unu la alian kun la kapoj klinitaj. Eĉ dum dormado, la inaj simioj firme tenas sian idon en la brakoj. Ilia dorma kutimo fakte estiĝas pro bezono gardi sin kontraŭ malvarmo.

 


Orharaj simioj en siesto  

 

    Orharaj simioj de Yunnan havas ankaǔ la kutimon agi kolektive kaj unuece. Aŭdinte alarmon, centoj da simioj grupe transpasas plurajn montetojn kvazaǔ vento, neniu el ili povas esti forlasita, ĉar ili scias ke forlaso de la grupo signifas la morton. 

 

    Grandiĝo de la nombro de orharaj simioj

 


Montaro, kie vivas orharaj simioj  

 

Kun la protektado pli kaj pli intensa, la nombro de orharaj simioj de Yunnan evidente grandiĝas. Mi ĵus informiĝis de la naturrezervejo en la neĝkovrita monto Blanka Ĉevalo, ke laǔ la plej nova scienca enketo farita aktuale de la federacia esplora delegacio konsistanta el ĉinaj kaj francaj biologoj en la provinco Yunnan, la nombro de orharaj simioj de Yunnan jam pliiĝis al pli ol 3 mil, kiuj vivas ĉefe en la regionoj Diqing kaj Dali kaj ĉe la riveroj Nujiang kaj Lijiang. Kompare kun la pasintaj du jaroj, la nombro de orharaj simioj multe grandiĝis. 

 

    Orharaj simioj de Yunnan vivas en primitivaj ĝangaloj, kaj ĉiu grupo de orharaj simioj bezonas spacon de pli ol 100 kvadrataj kilometroj por vivi. Pro tio, oni povas kompreni, ke tie, kie vivas grupo de orharaj simioj, ankoraǔ etendiĝas certe primitivaj arbaroj je miloj da kvadrataj kilometroj.

 


Arbar-gardistoj de la naturrezervejo  

 

    Grandiĝo de la nombro de orharaj simioj ŝuldas al konscia protektado de la homaro al la sovaĝaj bestoj. Ĉiutage, pli ol 20 laborantoj de la protekta stacio gardas ĉi tiujn orharajn simiojn en la montaro, kaj en ĉiu nokto ili elmontiĝas nur post kiam la orharaj simioj endormiĝas, kaj en la sekvanta tago ili devas eniri en la montaron antaǔ la vekiĝo de tiuj bestoj kaj poste dum la tuta tago, ili sekvas ĉi tiujn simiojn en ĉiaj iliaj agadoj, kaj iras tien, kien ili iras, unue por protekti la simiojn kontraŭ atako de agloj kaj aliaj faŭnoj, due, plej grave, kontraŭ ŝtelĉaso de krimuloj. 

 


Arbar-gardisto kaj orhara simio

 

    En la lastaj 10 jaroj, la tieaj laborantoj pli kaj pli amas tiujn simiojn, dum la lastaj iom post iom akceptas ĉi tiujn homojn kaj eĉ povas kompreni iliajn pasvortojn. Dank' al tiuj laborantoj, la vizitantoj havas ŝancon ĝui intiman kontaktiĝon kun la tieaj orharaj simioj. Dume tiuj orharaj simioj prenas turistojn kiel amikojn. Vidante homojn, ili jam ne plu forkuras kaj ne plu ruligas grandajn ŝtonojn al homoj. 

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments