El Popola Ĉinio>头条新闻>

Afganio unuafoje okazigis ĉinlingvan oratoran konkurson

| 2013-10-24
Bookmark and Share


Deng Xijun, ĉina ambasadoro en Afganio, faras parolon. 

 


Najibullah Adina, gajninto de la unua premio, oratoras.  

 

    La 20an de oktobro en Kabulo, ĉefurbo de Afganio, okazis la finalo de la oratora konkurso "mia ĉina revo" kunaranĝita de la ambasadorejo de Ĉinio en Afganio kaj la Konfucea Instituto de la Kabula Universitato. Estas la unua fojo, ke Afganio okazigas la ĉinlingvan oratoran konkurson.

 

    La konkurso altiris ĉirkaŭ 40 partoprenantojn el la Konfucea Instituto. En la prepara kaj finala konkursoj ili eksplikis siajn "ĉinajn revojn". Fine, Najibullah Adina, studento de la kvara studjaro, gajnis la unuan premion. Post la konkurso li diris, ke lia revo estas iri al Ĉinio por lernado kaj roli kiel ponto inter la afgana kaj ĉina popoloj.

 

    Deng Xijun, ĉina ambasadoro en Afganio, diris, ke li tre ĝojas vidi multajn afganajn junulojn diligente lerni la ĉinan lingvon; la ĉina registaro subtenas la ĉinlingvan instruadon en Afganio kaj volas doni oportunon al la afganaj junuloj, kiuj deziras iri al Ĉinio por lernado. La "Ĉina revo" ne nur estas deziro de la ĉina popolo por la nacia rejuniĝo, prosperiĝo kaj feliĉa vivo, sed ankaŭ rilatas al la revo de la mondaj popoloj, kaj estas strikte ligita kun la "afgana revo" strebi al la paco, stabileco kaj prospero.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments