El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping intervidiĝis kun Dmitry Medvedev en Pekino

| 2013-10-24
Bookmark and Share


Xi Jinping (dekstre) kaj Dmitry Medvedev  

 

    La 22-an de oktobro en la Popola Halo de Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev, kiu vizitas Ĉinion.

 

    Xi Jinping petis Dmitry Medvedev transdoni siajn sinceran saluton kaj bonan deziron al rusa prezidento Vladimir Putin. Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio estas veraj bonaj najbaroj kaj strategiaj kunlaboraj partneroj. De la kuranta jaro la ĉiuflankaj strategiaj kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio tenas pli pozitivan disvolvan tendencon, dulandaj gvidantoj multfoje intervidiĝis kaj atingis altan akordiĝon pri la disvolva direkto de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la nova situacio kaj pri gravaj kunlaboraj projektoj. Ĉinio kaj Rusio devas ĉiam persisti en la koncepto pri la amikeco kun la najbaraj landoj kaj pri la reciproka helpado, profunde koni kaj teni la apartan strategian valoron de la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, persisti en reciproka subtenado, fortigi interŝanĝojn de spertoj pri rego de siaj landoj, realigi komunajn disvolvadon kaj releviĝon kaj feliĉigi la dulandajn popolojn.

 

    Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Rusio faris striktajn kaj rezultriĉajn kunlaborojn en aferoj internaciaj kaj regionaj, konservis reciprokajn komunajn interesojn kaj defendis la justecon. La du flankoj devas daŭre fortigi ĉiuflankajn strategiajn kunlaborojn, bone konservi la aŭtoritaton de la Unuiĝintaj Nacioj kaj tiun de ĝia Sekureca Konsilio, defendi la celon kaj la principon de la "Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj" kaj la universale rekonitajn fundamentajn normojn, kiuj regas la internaciajn rilatojn, kaj kune akceli la pacon, stabilecon kaj disvolvon de la mondo.

 

    Dmitry Medvedev transdonis al Xi Jinping sinceran saluton kaj bonan deziron de Vladimir Putin. Li diris, ke Rusio kaj Ĉinio havas vastajn komunajn interesojn, teni reciprokajn striktajn kunlaborojn konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj al tiuj de la dulandaj popoloj kaj havas gravan signifon por la paco, stabileco kaj disvolvo de la mondo. Dank' al la komuna penado de la du flankoj, Rusio kaj Ĉinio akiris riĉajn sukcesojn en kunlaboroj de diversaj kampoj. Antaŭ nelonge la du landoj kune faris laboron kontraŭ inundo en la baseno de la rivero Heilongjiang. Tio plene enkorpigis la apartecon kaj altan nivelon de la dulandaj interrilatoj. Rusio volas kune kun Ĉinio plene ludi la rolon de la sistemo pri regula intervidiĝo de la dulandaj ĉefministroj, bone plenumi la komunajn konojn atingitajn de la dulandaj gvidantoj, pozitive kaj praktike akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn de la du landoj en la kampoj de ekonomio, komerco, sciencoj, teknologioj, resursoj, militaj teknologioj, agrikulturo, mediprotektado, kulturo, eduko kaj tiel plu, fortigi strategiajn komunikadon kaj kunordigon en internaciaj kaj regionaj aferoj kaj tiujn kadre de la multflanka sistemo, kaj antaŭenpuŝi la dulandajn interrilatojn al la nova ŝtupo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments