El Popola Ĉinio>头条新闻>

ĈPKPT ekveturis al Libio

| 2013-10-24
Bookmark and Share


La trupo antaŭ ekveturo 

 


Virinaj policanoj en la trupo  

 

    Vespere de la 21-a de oktobro la unua trupo de la Ĉina Packonserva Kontraŭtumulta Polica Taĉmento (ĈPKPT) ekveturis de Pekino al Libio por 8-monata packonserva tasko. Estis la unua fojo, ke Ĉinio sendis al Afriko sian packonservan kontraŭtumultan trupon.

 

    La trupo konsistis el 140 membroj, kiuj havis elektan konkurson kaj trejnadon en 3 monatoj, finintaj 40 kursojn, ekzemple pri la situacio en Libio, pri la internacia leĝo, packonserva aktivado, la angla lingvo ktp. Ili plene lernis la teorion, praktikan teknikon kaj diversajn taktikojn de la packonserva tasko, kaj jam pasis ekzamenon de la Unuiĝintaj Nacioj.

 

    De post la jaro 2000 Ĉinio jam sendis 1 946 packonservajn policanojn al 8 packonservaj regionoj de UN. Speciale, Ĉinio sendis 1 004 policanojn al Haitio de la jaro 2004 ĝis la jaro 2010. Tiuj policanoj klopodas kaj batalas por plenumi diversajn packonservajn taskojn kaj gajnis honoron por la hejmlando kaj la popolo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments