El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

ARKONES: Oni ne povas kabei...

| 2013-10-24
Bookmark and Share

Teksto de Anna Maria Koniecpolska-Lachowska kaj fotoj de Andrzej Sochacki

 


Kunfotiĝo de ĉeestantoj en ĉi-foja ARKONES

 


Afiŝo de ARKONES

 

    Saluton... Finfine Vi venas... mi komencis ĉagreniĝi, kiam mi ne vidis vin ĉi tie. Saluton, tre agrable ekkoni vin! – ĉiuj ĵus venintaj homoj aŭdis tiajn bonvenojn la 20an de septembro en la longa koridoro de la Fervojista Kulturdomo en Poznano. Tie malgravis, ĉu oni estas nova esperantisto, kiu apenaŭ komencis verdan aventuron, ne konante la etoson de Esperantaj renkontiĝoj, ĉu malnova amiko, kiu konas ĉiujn kaj estas de ĉiuj atendita, ĉu eĉ stelulo, kiu ludos, kantos, gvidos ludojn aŭ prelegos dum tiu unika semajnfino. Ne ekzistas simila renkontiĝo: ARKONES havas unikan etoson, unikajn celojn kaj, laŭ mi, ĝi plej taŭgas por la unua renkontiĝo. Kial?

 

    Ducento da personoj en la aĝo de 5- ĝis eble 90 jaroj ebligas trovi grupon al kiu oni apartenas kaj samtempe permesas senti unuecon – la ege maloftan impreson, ke ne plu gravas, kiu vi estas, vi apartenas al la loko al kiu vi volas partopreni, ĉar ĝi estas taŭga, bela kaj interesa. Kiu ne volas aparteni al la grupo de talentuloj?

 

    ARKONES montras la plej montrendan flankon de Esperantujo: nian kulturon. 21 prelegoj donis ĉi-foje la bildon de la komunumo, kiu konsistas el kaj prenas elementojn de multaj landoj kaj tradicioj. Prenas, kompreneble, la plejbonaĵojn! Portretoj de famaj esperantistoj pruvis, kiel interese Esperanto povas ŝanĝi la vivon; rakontoj pri la juda artistino Vera Gran, klezmera muziko, religio Oomoto, novdruidoj kaj eĉ bovina lakto montris la buntecon kaj diversecon de esperantistaj interesoj.

 

    La organizantoj ankaŭ prizorgas esperantistojn, kiuj volus ekscii pli pri la Esperantaj movado kaj kulturo. Pro tio ne mankis prelegoj pri la nova teamo de UEA, volontula laborado de doktoroj-klaŭnoj, lingvoinstruado kaj multaj pliaj. La du libroservoj donis la eblecon legi, kion oni ne povas spekti aŭ alimaniere sperti en Fervojista Kulturdomo.

 

    En Poznanon ĉiujare venas por la antaŭlasta septembra semajnfino artistoj, kaj pro tio tuttempe daŭras koncertoj aŭ spektakloj, kaj sur la muroj en koridoro pendas artaj afiŝoj. Anjo Amika koncerte malfermis la renkontiĝon, koncertis la dueto ĴeLe, kaj Jarlo Martelmonto fermis la Konfrontojn per sia spektaklo Ma ma ma. Ili prezentiĝis ankaŭ pasintjare, sed ĉi-jare okazis ankaŭ koncerto de la fama "Persono" Martin Wiese kun kantoj novaj kaj klasikaj kaj koncerto de klezmera muziko.

 

     La organiza teamo ne forgesis pri tiuj, kiuj volas pli aktivan amuziĝon. Oni povis ludi preskaŭ tuttempe diversajn ludojn. Nur Risko kaj pasis la temp' estis en la programo, sed mi vidis kelkajn aliajn. Jakub Rebelski ĉiĉeronis tra Poznano tri grupojn, kaj la urbestraro faciligis tion, anoncinte semajnon sen biletoj.

 

    Ĉio, pri kio mi skribis, montras, kiel taŭga ARKONES estas por novuloj, kiuj de tempo al tempo ne certas, ĉu ili volas daŭri la aventuron kun internacia lingvo. Mi certigas, ke post tiu rakonto oni ne povas kabei, oni vidas, kiel ege interesa, diverskolora kaj bela estas la kulturo de la verda stelo.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments