El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Preskaŭ eta UK–la 100-a Japana Esperanto-Kongreso

| 2013-10-24
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    En Japanio ne ĉiam estas facile preni multe da ferioj kune, tiel ke ankaŭ diversaj Esperanto-kongresoj kutime okazas nur dum du tagoj en semajnfino. Sed ĉi-jare pro la grava jubileo de la 100-a fojo, la Japana Esperanto-Kongreso daŭris dum kvar tagoj kun riĉa programo, ke oni povus diri, ke ĝi ĉi-jare sufiĉe rivalis al et-skalaj Universalaj Kongresoj.

 


Inaŭguro de la kongreso 

 


Ĉeestantoj en la inaŭguro 

 

    De la 12-a ĝis la 15-a de oktobro, en etoso kaj ankaŭ vetero nekutime varma malgraŭ la laŭkalendare alveninta aŭtuno, okazis la jubilea 100-a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio, kun 718 partoprenoj, el kiuj 48 el 23 aliaj landoj. La riĉa programo allogis ne nur esperantistojn sed ankaŭ ne-esperantistojn, kaj pri la kongreso raportis la ĉinlingva retejo de la japana novaĵ-agentejo Kyodo.

 

    Publikaj simpozio kaj koncerto

 

    Unu el la ĉefaj "ofertoj" estis la memora simpozio, posttagmeze de la 13-a, pri la rolo de Esperanto en la moderna historio de Japanio kaj tiu de Japanio en la internacia Esperanto-movado. Dum la simpozio prelegis kaj diskutis prof. d-ro GOTOO Hitosi, d-ro Ulrich LINS kaj prof. d-ro KIMURA Goro Christoph sub la prezido de prof. d-ro TERAĴIMA Toŝio.

 

    Tiaj aranĝoj jam fariĝis tradicio de la japana esperantistaro, kiu kutimis okazigi lingvo-sociologiajn simpoziojn jam ekde la 1970aj jaroj kaj fine sukcesis gastigi la 5-an Nitobe-simpozion en 2007 prelude al la UK en Jokohamo.

 


Gotoo dum la memora simpozio 

 


Fine de la koncerto JoMo invitis ĉeestantojn veni al la podio kaj danci. 

 

    Se la certe impona simpozio tamen estas iel kutima afero, vespere de la sama tago la publiko iĝis atestanto de raraĵo en la lando krom en la okazo de la UK: okazis publika koncerto, en kiu faris prezentadon en Esperanto sep geartistoj kaj du grupoj: (artistoj) JoMo el Francio, Eterne Rima el Pollando/Japanio, s-ino NODA Ĵunko, s-ro KITAGAWA Atuto, s-ino TAKAHASI Mayuko, s-ino YOMITANSAN Kozue, s-ro MURATA Seiya – ĉiuj kvin el Japanio –, (grupoj) Uri Param kaj Harmoni~o, ambaŭ el Japanio sed la unua okupiĝas pri koreaj tradiciaj muziko kaj danco. Prezidis la koncerton s-ro Leo Sakaguchi el Germanio kaj s-ino AMANO Yayoi el Japanio.

 

    Rapida kurso kaj literatura dialogo

 

    Tre ofte la japanan kongreson akompanas rapida kurso de Esperanto por interesitaj ne-esperantistoj. La samo okazis ĉi-jare sed malsamis la fakto, ke la ĉi-foja kurso, kiu havis lokon en la 12-a kaj daŭris unu horon kaj duonon sub la gvido de s-ro HUZIMAKI Ken'iti, altiris al si pli ol 50 ĉeestantojn tiel ke tute ne sufiĉis la anticipe preparitaj 30 ekzempleroj da lernomaterialo.

 

    Alia allogo ankaŭ por ne-esperantistoj estis "literatura dialogo" inter du junaj profesiaj verkistoj, kiuj dum la lastaj kelkaj jaroj komencis lerni Esperanton. Temis pri s-ro MAMIJA Midori kaj s-ino WEN Yuju, kiuj antaŭtagmeze de la 14-a babilis pri diversaj temoj, kiuj rilatas al literaturo, lingvoj kaj diverslingveco.

 

    S-ino Wen kreskis en Japanio kun tajvanaj gepatroj, verkas en la japana kaj pro sia plurlingveco interesiĝis pri Esperanto, dum s-ro Mamija eklernis la lingvon ankaŭ pro la iel "sennacieca" etoso kiun havas liaj verkoj, kaj aktivas en la junulara movado. Dum tiuj ĉi publikaj interparoloj la lasta promesis, ke li iam verkos originale en Esperanto.

 

    UK-eska etoso

 

    Al la UK-eska atmosfero kontribuis la signifa nombro da eksterlandaj ĉeestantoj. La kongreson ĉeestis i.a. s-ro Lee Jung-kee el Koreio kiel estrarano de UEA, kaj s-ro Osmo Buller, ĝenerala direktoro de la sama monda organizaĵo. Ambaŭ prelegis dum la kongreso, kaj unu el la prelegoj de la lasta estis destinita ankaŭ por la ne-esperantista publiko kun interpretado japanen: lia tiuokaza temo estis Gustaf John Ramstedt (1873-1950), la unua finna ambasadoro en Japanio, kiu multe kontribuis al la japana movado dum sia restado en Japanio inter 1919 kaj 1930.

 

    Prelegis ankaŭ d-ro Márkus Gábor el Hungario, kiu studis en Japanio komence de la 1980-aj jaroj helpate de la tiam ekzistanta esperantista stipendio kaj poste utiligis tiujn studojn kaj spertojn dum la periodo de la ekonomia reformo de sia lando post la reĝim-ŝanĝo.

 


De maldekstre en la unua vico: Lee, SUZUKI Kei'ichiro (prezidanto de la Japana Esperanto-Instituto), Lins, Buller kaj Gábor 

 


Parto de ĉeestantoj el aziaj landoj 

 

    Pluraj el aziaj landoj estis oficiale invititaj al la kongreso. Oficialaj invititoj estis: s-ino Tan Xiuzhu (Ĉinio), s-ro Iyan Septiyana (Indonezio), s-ro Hamzeh Shafiee (Irano), s-ro Park Youngsung aŭ Nema (Koreio), s-ro Navaraj Budha (Nepalo) , s-ino Uzakova Mehrangez (Taĝikio), kaj s-ino Nguyen Thi Nep aŭ Nepo (Vjetnamio). Ĉiuj oficialaj invitioj prelegis dum la kongreso.

 

    Kvar aliaj ricevis helpon de japanaj esperantistoj por ricevi vizon. Temis pri s-ino Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio), s-ro Kim Seon-wook aŭ Suno (Koreio), s-ro Syauqi Ahmad (Indonezio), s-ino Gao Youming aŭ Kamelia (Ĉinio).

 

    De tia pasinteco, al kia estonteco?

 

    Eĉ se la nombro de junaj kongresanoj ne estis tiom granda, estis notinda la nekutima bunto da junularaj programeroj, kio ŝuldiĝas al la laboro de la jam menciita verkisto s-ro Mamija kaj liaj kunlaborantoj. Okazis junulara bankedo kaj pluraj aliaj junularaj programeroj, en kiuj kelkaj junaj invititoj el aziaj landoj parolis pri sia propra lando. La junuloj okazigis ankaŭ oratoran konkurson.

 


Onia, studentino pri arto el Koreio, pentras sur brako de Iyan Septiyana el Indonezio. 

 


Monto da ekzempleroj de la leksikono en la kongresa libroservo 

 

    Kiel kongresa memoraĵo eldonĝis tri libroj inkluzive de esperantlingva antologio de japana literaturo, Japana literatura juvelaro, la tria en la historio.

 

    Koncide al la kongreso, kvankam ne kiel ĝian memoraĵon, oni lanĉis la pli-ol-650-paĝan volumon Biografia leksikono de la Esperanto-movado en Japanio. La verko estas komplete reviziita kaj ampleksigita versio de la preskaŭ sam-noma libreto eldonita en 1984, kaj ne nur servas al la esperantista nostalgio sed ankaŭ al la esplora bezono de ne-esperantistaj historiistoj pro la fakto, ke en la moderna historio de Japanio mirinde granda nombro da homoj el diversaj kampoj interesiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin.

 

    Finiĝis la 100-a kongreso, kaj postlasis al ni, ekzemple, la ĵus menciitan historian laborilon. Nun la demando estas kiel la japanaj esperantistoj plu portu la torĉon de tiuj pioniroj, kiuj en la pasinteco lasis ne forviŝeblajn influojn sur la evoluvojo de tiu lando, dum en la proksima estonteco la amasa kresko de la movado ne estos tre verŝajna .

 

    Jen defio, kiu certe devos esti pli malfacile ol sukcese organizi kongreson.

 

    *Ĉiuj fotoj, escepte de la 7-a de supre, estis fotita de s-ro HOTTA Hirohiko. La 7-an fotis s-ino ARASE Sayuki.

 

    *Retpaĝo de la 100a Japana Esperanto-Kongreso: http://jek100.esperas.info/

 

    *Listo de la ĝis-nunaj japanaj kongresoj: http://www.jei.or.jp/hp/materialo/eks_jk_e.htm

 

Kompilita laŭ informoj de la kongresa libro kaj de LKK

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments